Marc Athanase Parfait Œillet Des Murs

Marc Athanase Parfait Oeillet Des Murs (1804–1894) estis franca ornitologo.

Marc Athanase Parfait Œillet Des Murs
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1804 (1804-04-18)
en Parizo
Morto 25-an de februaro 1894 (1894-02-25) (89-jaraĝa)
en Nogent-le-Rotrou
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo ornitologo • historiisto
vdr

Ili famiĝis pro dediĉo al klasigo de la birdoj alportataj de francaj tutmondaj ekspedicioj kaj pli precize el Sudameriko kaj ĉefe de Ĉilio. Tamen liaj studoj estis kritikataj pro ties eraroj.

Des Murs publikigis Iconographie Ornithologique en 1849 kaj Traité général d’oologie ornithologique au point de vue de la classification, (Ĝenerala traktaĵo pri birdovoj el vidpunkto de klasigo), en 1860. Ankaŭ tiu traktaĵo estis pridiskutata ĉar ovoj foje estas tiom similaj ke klasigo de birdoj laŭ tiuj, povas konduki al eraroj.

Eksteraj ligiloj redakti

  • BHL Digitised Traité général d’oologie ornithologique au point de vue de la classification