La Havaja anaso (Anas wyvilliana) estas specio de birdo de la familio de Anasedoj. Ĝi estas endemia de la grandaj insuloj de Havajo. Kelkaj fakuloj traktas ĝin kiel insula subspecio de la Platbeka anaso, baze sur ties kapablo produkti fekundajn hibridojn, sed ĝi aspektas tute distingaj kaj kapablo hibridiĝi estas sensignifa ĉe la taksonomio de plaŭdanasoj. La indiĝena havaja nomo por tiu anaso estas koloa maoli.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Havaja anaso
Havaja anaso
Havaja anaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Anas wyvilliana
(Sclater, 1878)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La iama teritorio de la Havaja anaso inkludas ĉiujn ĉefajn insulojn de Havajo escepte la insulon de Lanai. Ties teritorio nune estas limigita al la insulo de Kauai. La Havaja anaso estis malaperigita el ĉiuj aliaj insuloj, sed estis sekve reenmetita en Oahu, Hawaii, kaj Maui pere de liberigo de kaptivbredataj birdoj. Tamen ĉiuj el la Havajaj anasoj de la reenmetitaj populacioj reproduktiĝis kun naturigitaj ekzempleroj de Platbeka anaso kaj produktis hibridajn idojn kiuj estas tute fekundaj (Griffin et al. 1989); sekve "puraj" Havajaj anasoj troviĝas ankoraŭ nur en Kauai. Aliflanke Kauai suferis perdon de habitato de humidejoj de malaltaj teroj, kaj tio malbonigis la situacion de la Havajaj anasoj.

Maskloj, ĉirkaŭ 50 cm longaj, estas pli grandaj ol inoj, (ĉirkaŭ 45 cm). Ambaŭ seksoj estas makulecbrunaj, simile al ino de Platbeka anaso. La speguleto estas verdecblua, borde ambaŭflanke de blanka. La vosto estas malhela ĝenerale, malkiel la blankanigra vosto de la Platbeka anaso. Maskla plenkreskulo havas pli malhelajn kapon kaj kolon kiuj estas foje verdaj. Unuajara masklo de koloa maoli aspektas kiel masklo de Platbeka anaso en eklipsa plumaro. La piedoj kaj kruroj estas oranĝecaj. La beko estas olivecverda ĉe la masklo kaj iom oranĝeca kun malhelaj markoj ĉe la ino. Alia diferenco inter la Havaja anaso kaj la Platbeka anaso estas ties alvoko: la koloa maoli kvakas kiel Platbeka anaso, tamen ne tiom akre kaj voĉema. Anstataŭe la voĉo estas pli milda ol ĉe la Platbeka anaso.

La Havaja anaso estas tre singarda birdo ofte troviĝanta en paroj anstataŭ laŭ grandaj grupoj. Ili estas tre sekretemaj birdoj kaj ne asociiĝas kun aliaj animaloj multe. Ili loĝas en humidejoj de malaltaj teroj, rivervaloj kaj montorojoj, kaj ne adaptiĝas bone al hom-modifitaj habitatoj. Ties dieto konsistas el fluakva vegetaĵaro, moluskoj, insektoj, kaj aliaj akvaj senvertebruloj. Kelkaj paroj nestumas la tutan jaron, sed la ĉefa reprodukta sezono estas el decembro al majo dum kiu la paroj estas ofte engaĝitaj en spektaklaj nuptaj flugoj. La ino demetas 2 al 10 ovojn en bone kaŝita nesto kovrita el lanugo kaj brustoplumoj. Tuj post eloviĝo, la idoj povas iri al akvo, sed ne povas flugi ĝis naŭ semajnoj de aĝo.

La populacio de Havaja anaso estas malboniĝata de habitatoperdo, modifoj al la humidejaj habitatoj por inundokontrolo, neindiĝenaj invadaj plantoj, malsanoj, mediaj poluantoj kaj predado. Predo-minacoj al la koloa maoli estas sovaĝiĝintaj katoj, ratoj kaj la Malgranda herpesto, kiuj manĝas kaj ovojn kaj idojn. Ankaŭ interreproduktado kun sovaĝiĝintaj Platbekaj anasoj estas grava problemo, ĉar la hibridoj ŝajnas esti malpli bone adaptitaj al la loka ekosistemo. Tiu interreproduktado estas tre komuna pro altaj nombroj de sovaĝiĝintaj Platbekaj anasoj. Kelkaj klopoditaj reenmetoj malsukcesis ĉar la hibridaj anasoj produktitaj en kaptiveco ne bone elturniĝas en naturo (Rhymer & Simberloff 1996). La "konverto de inunditaj kampoj de taro al sekaj sukerkana areo" detruas partojn de la habitato de tiu specio.[2]

Referencoj redakti

  • Griffin, C. R.; Shallenberger, F. J. & Fefer, S. I. (1989): Hawaii's endangered waterbirds: a resource management challenge. In: Sharitz, R. R. & Gibbons, I. W. (eds.): Proceedings of Freshwater Wetlands and Wildlife Symposium: 155-169. Savannah River Ecology Lab, Aiken, South Carolina.
  • Hawaii Audubon Society (2005): Hawaii's Birds (6th edition). ISBN 1-889708-00-3
  • Rhymer, Judith M. & Simberloff, Daniel (1996): Extinction by hybridization and introgression. Annu. Rev. Ecol. Syst. 27: 83-109. COI:10.1146/annurev.ecolsys.27.1.83 (HTML resumo)
  • [3]
  • [4]

Notoj redakti

  1. Tio signifas "indiĝenan anason". Ofte ĝi estas mallongigita al nur koloa sed tiu termino aludas al la Platbeka anaso se aplikita strikte, kaj al ĉiuj plaŭdanasoj similaj al la Platbeka anaso se aplikita izole.
  2. Ehrlich, Paul R.. (1992) Birds in Jeopardy. Stanford, CA: Stanford University Press, p. 67. ISBN 0-8047-1967-5.
  3. REFERENCE. Arkivita el la originalo je 2011-06-15. Alirita 2011-12-23.
  4. REFERENCE. Arkivita el la originalo je 2012-03-18. Alirita 2011-12-23.

Eksteraj ligiloj redakti