La Kapuĉanaso (Anas versicolor) estas birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj de la tipa genro Anas. Ĝi reproduktiĝas en Sudameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kapuĉanaso
Kapuĉanaso, masklo en Brazilo de la nomiga subspecio
Kapuĉanaso, masklo en Brazilo de la nomiga subspecio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. versicolor
Anas versicolor
(Vieillot, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Muzea specimeno
 
Anas versicolor - MHNT

Tiu anaso estas 51 cm longa kaj pezas de 300 al 500 g. Ĝi havas nigrecan kronon el la supra bekobazo sub la okuloj kaj al la nukoflankoj, kaj helblua beko kun flava bazo de supra makzelo. Ili havas ankaŭ verdan speguleton kun blanka bordo.[1]

La resto de la vizaĝo estas sablokolora kaj en kolo komencas makuleteco kiu fariĝas makuloj en brusto kaj strieco en flankoj kaj ventro, nome malhelbrunaj markoj kun sablokoloraj bordoj. La plej suba ventro kaj mallonga vosto montras tre fajnan striecon, dum la flugilplumoj estas malhelbrunaj.

Distribuado redakti

Ties geografia distribuado enhavas regionojn de la Punao en centra Peruo, suda Bolivio kaj nordo de Ĉilio. Aliaj populacioj troviĝas el pleja sudo de la kontinento al centra Ĉilio, norda Argentino, Bolivio, Paragvajo, Urugvajo kaj suda Brazilo, krom en la insuloj Malvinoj,[2] Suda Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj,[3]. La plej sudaj birdoj migras al suda Brazilo vintre kaj tie koincidas kun la loka populacio de loĝantaj birdoj.

La Punaa kreko estis iam konsiderata subspecio de tiu birdo. Nune oni agnoskas la jenajn du subspeciojn:

Ekologio redakti

Ĉe la Altiplano tiu specio loĝas ĉe lagoj, marĉoj kaj riveroj de altaj lokoj en malgrandaj grupoj aŭ paroj. La populacioj de ebenaĵoj loĝas ĉe lagetoj kaj lagoj kun malmulta vegetaĵaro. La reprodukta sezono okazas el aprilo al junio ĉe kanejoj kaj kareksejoj; la ino demetas 6 al 19 kremokolorajn al rozkolorajn ovojn. Kovado daŭras 25 tagojn. Kiel ĉe cignoj kaj anseroj, ankaŭ ĉe tiu ĉi specio ambaŭ gepatroj zorgas la idojn. La paro povas esti longdaŭra. Tiuj anasoj estas trankvilaj, sed povas aktive defendi ovojn, idojn kaj inojn.

Ili manĝas ĉefe vegetalajn materialojn kiaj semoj kaj akvaj plantoj, sed povas komplementi sian dieton pere de etaj senvertebruloj, kiaj artropodoj kaj insektoj.

Notoj redakti

  1. ArthurGrosset.com
  2. 2,0 2,1 2,2 Clements, J. (2007)
  3. "IUCN"

Referencoj redakti