La Cinamokapa anaso (Spatula cyanoptera) estas malgranda, ruĝeca birdospecio de la grupo de la plaŭdanasoj troviĝanta en marĉoj kaj lagetoj de okcidenta Norda kaj Suda Ameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cinamokapa anaso
Cinamokapa anaso Anas cyanoptera septentrionalium, masklo
Cinamokapa anaso Anas cyanoptera septentrionalium, masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. cyanoptera
Anas cyanoptera
(Vieillot, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Ino de Anas cyanoptera septentrionalium
 
Ino (antaŭe) kaj masklo

La maskla plenkreskulo havas cinamoruĝajn kapon kaj korpon kun malhelbruna dorso, ruĝa okulo kaj malhela beko. Temas pri specio kun klara seksa duformismo. La ina plenkreskulo havas makulecbrunan korpon, helbrunan kapon, brunajn okulojn kaj grizan bekon kaj estas tre simila laŭ aspekto al ino de Bluflugila anaso; tamen ties ĝenerala koloro estas pli riĉa, la hela punkto de la brido, okulstrio kaj okulringo estas malpli distinga. Ties beko estas pli longa kaj pli spatelforma. La juna masklo similas al ino de Cinamokapa anaso aŭ de Bluflugila anaso sed ties okuloj estas ruĝaj.[1][2] Ili estas 41 cm longaj (sed povas 38 al 43 cm), kaj havas enverguron de 56 cm (19 cm po flugilo) kaj pezon de 350 al 400 g.[2] Ili havas 2 plenkreskajn plumoŝanĝojn jare kaj trian plumoŝanĝon sian unuan jaron.[2]

Kutimaro redakti

Ties reprodukta biotopo estas marbordoj, marĉoj kaj lagetoj en okcidenta Usono kaj pleja sudokcidenta Kanado kaj ĝis Sudameriko ĝis 4600 msm, kaj esta raraj vizitantoj en orienta marbordo de Usono.[2] La Cinamokapa anaso ĝenerale elektas novan partneron ĉiujare. Ili estas migrantaj kaj plej vintras en norda Sudameriko kaj Karibio,[3] ĝenerale ne migrante tiom for kiom la Bluflugila kreko sed povas aperi eĉ ĝis Fuegio kaj la Malvinoj. Kelkaj vintras en Kalifornio kaj sudokcidenta Arizono.[1] Oni scias, ke ili interreproduktiĝas kun la Bluflugila anaso.[1]

Tiuj birdoj manĝas per plaŭdado. Ili estas ĉiomanĝanta sed manĝas ĉefe semojn kaj plantojn; ties dieto povas inkludi moluskojn kaj akvajn insektojn.

Ĝi nestumas ĉe akvo, kaj faras sian neston kie estas malalta vegetaĵaro; la ino demetas 9 al 10 ovojn, kies kovado daŭras proksimume 24 tagojn. La maskloj estas teritoriemaj.

Subspecioj redakti

La subspecioj de tiu nearktisa kaj neotropisa specio estas:

  • Anas cyanoptera septentrionalium (Oberholser, 1906) Norda cinamokapa anaso reproduktiĝas en Nordameriko el Brita Kolumbio al nordokcidenta Nov-Meksiko, kaj vintras en nordokcidenta Sudameriko.[4]
  • Anas cyanoptera tropica (Snyder & Lumsden, 1951) Tropika cinamokapa anaso loĝas en la valoj de la riveroj Kaŭko kaj Magdaleno en Kolombio.[4]
  • Anas cyanoptera borreroi (Snyder & Lumsden, 1951) Cinamokapa anaso Borrero (eble formortinta aŭ ĝis 250 ekzempleroj) loĝis aŭ loĝas nur en orientaj Andoj de Kolombio kun registroj de ŝajne loĝantaj birdoj el norda Ekvadoro.[4] Ĝi estas nomata laŭ la kolombia ornitologo José Ignacio Borrero. Temas pri la plej malgranda subspecio.
  • Anas cyanoptera orinomus (Snyder & Lumsden, 1951) Anda cinamokapa anaso loĝas en la Altiplano de Peruo, norda Ĉilio kaj Bolivio.[4]
  • Anas cyanoptera cyanoptera (Vieillot, 1816) Argentina cinamokapa anaso loĝas en humidejoj kaj montaraj kaj marbordaj en suda Peruo, suda Brazilo, Argentino, Ĉilio, kaj la Falklandoj.[4] Temas pri la plej granda subspecio.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Dunn, J (2006)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Floyd T (2008)
  3. Herrera et al. (2006)
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Clements, J (2007)

Referencoj redakti

  • Clements, James, (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, Cornell University Press, Ithaca
  • Dunn, J. & Alderfer, J. (2006) National Geographic Field Guide to the Birds of North America 5a eld.
  • Floyd, T (2008) Smithsonian Field Guide to the Birds of North America Harper Collins, NY
  • Herrera, Néstor; Rivera, Roberto; Ibarra Portillo, Ricardo & Rodríguez, Wilfredo (2006): Nuevos registros para la avifauna de El Salvador. ["Novaj registroj de birdaro de Salvadoro"]. Boletín de la Sociedad Antioqueña de Ornitología 16(2): 1-19. [hispana kun angla resumo]PDF plena teksto Arkivigite je 2007-10-29 per la retarkivo Wayback Machine
  • IUCN (2009) BirdLife International IUCNlink, 141513, Anas cyanoptera. Konsultita la 8an de januaro 2009.

Eksteraj ligiloj redakti