La FalĉilanasoFalĉilkreko (Anas falcata) estas birdospecio de grando kiel la Knaranaso kaj membro de la grupo de anasoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Falĉilanaso
Falĉilanaso, masklo
Falĉilanaso, masklo
Falĉilanaso, ino
Falĉilanaso, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. falcata
Anas falcata
(Georgi, 1775)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Anas falcata - MHNT

Taksonomio redakti

La plej proksima parenco de tiu specio estas la Knaranaso, sekve de la fajfanasoj.[1]

Distribuado kaj vivejo redakti

La Falĉilanaso reproduktiĝas en orienta Azio. Ili nestumas en orienta Rusio, nome en Ĥabarovsk, Ĉemara Regiono, Amuro, Ĉita, Burjatio, Irkutsk, Tuvio, orienta Krasnojarsko, sudcentra Jakutio, Saĥaleno, pleja nordorienta Nordkoreio kaj norda Ĉinio, en nordorienta Interna Mongolio, kaj norda Hejlongĝjango, kaj en norda Japanio, nome Hokajdo, Aomori, kaj la Kurilaj insuloj.[2]

Tiu membro de la grupo de la plaŭdanasoj estas tre migranta kaj vintras en multe de Sudorienta Azio. En Barato: Utar-Pradeŝo, Biharo, Asamo, orienta Harjano. Ankaŭ en norda Bangladeŝo, norda kaj centra Birmo, norda Laoso al la rivero Mekongo, norda Vjetnamio (el ĉirkaŭ Hanojo norden), kaj en Ĉinio: Hajnano, Tajvano, Junano, Gŭangŝio, Gŭangdongo, Fuĝjano, Ĝjangŝio, norda Hunano, Hubejo, Ĝeĝjango, Anhujo, Ĝjangsuo, Ŝandongo, suda Hebejo, Ŝanŝio, norda Ŝenŝio.[2]

Tiu palearktisa specio estas amplekse konstatita for de sia normala teritorio, sed la populareco de tiu bela anaso en kaptiveco konfuzigas la originojn de tiuj eksterlimaj birdoj. Ekzemple ĝi estis vidata en multaj eŭropaj landoj kiaj Germanio, Belgio, Danio, Hispanio, Finnlando, Francio, Britio, Nederlando kaj Svedio. Plej ofte ili povas esti fuĝintaj birdoj. Sed almenaŭ la konstatoj en Jordanio, Nederlando kaj Turkio estas konsiderataj nature vivantaj birdoj.[3]

Kutimaro redakti

Tiu estas specio de humidejoj de malaltaj teroj, kiaj akvaj herbejoj aŭ lagoj, kaj kutime manĝas per plaŭdado plantomaterialon aŭ per paŝtado. Ĝi estas gregema for de la reprodukta sezono kaj tiam formas grandajn arojn.

Ili nestumas surgrunde, ĉe akvo kaj sub kovro de alta vegetajzaro. La ino demetas 6 al 10 ovojn.

Identigo redakti

Tiu estas 46 al 54 cm longa. La reprodukta masklo estas nekonfuzebla. Plej el la korpa plumaro estas fajne vermikulate griza, kun longaj falĉilformaj triarangaj, kio nomigas la specion, pende malantaŭ sia dorso kie kutime ili kaŝas flavan makulon. La granda kapo estas tre brile malhelverda kun blanka gorĝo, limigita sube per malhelverda kolumo, dum estas bronzbrila nuance la krono.[4] La kloaka areo estas markata per flava, blanka kaj nigra. La beko estas nigreca kaj super la bekobazo estas blanka punkto subfrunte.

La ino de Falĉilanaso estas malhelbruna, kun plumaro multe kiel de ino de fajfanasoj. Ties longa griza beko helpas identigon.[4] La masklo en eklipsa plumaro estas kiel ino, sed pli malhela en dorso kaj kapo. Dumfluge ambaŭ seksoj montras palgrizajn subflugilojn. La nigreca speguleto estas bordata per blanka strio en sia interna bordo.[4] Junaj birdoj estas pli senkoloraj ol la ino kaj havas mallongajn triarangajn.

La masklo de Falĉilanaso havas klaran mallaŭtan fajfon, dum la ino havas aspran kvakadon.

Statuso redakti

Ĝi havas konservostatuson de Preskaŭ Minacata.[5]

Notoj redakti

  1. Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus: Anas): A comparison of molecular and morphological evidence”, The Auk (PDF) 116 (3), p. 792–805.  Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-02-05. Alirita 2011-12-08.
  2. 2,0 2,1 Clements, J. (2007)
  3. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010. paĝo 408.
  4. 4,0 4,1 4,2 Dunn, J. (2006)
  5. "IUCN"

Referencoj redakti

  • Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983.
  • Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010.
  • Clements, James, (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, Cornell University Press, Ithaca
  • IUCN (2009) BirdLife International [IUCNlink, 141497, Anas falcata] Konsultita la 8an de januaro 2009
  • Dunn, J. & Alderfer, J. (2006) National Geographic Field Guide to the Birds of North America 5th Ed.
  • Madge, Steve; Burn, Hilary. (1988) Wildfowl: An Identification Guide to the Ducks, Geese and Swans of the World (Helm Identification Guides). Christopher Helm. ISBN 0-7470-2201-1.

Eksteraj ligiloj redakti