La pintvostanaso aŭ pli precize norda pintvostanaso (Anas acuta) estas birdo el la anasedoj. Temas pri amplekse loĝanta anaso kiu reproduktiĝas en nordaj areoj de Eŭropo, Azio kaj Nordameriko. Ĝi estas tre migranta kaj vintras sude de ties reprodukta teritorio ĝis la ekvatoro. Malkutime ĉe birdoj kun tioma granda teritorio, ĝi ne havas geografiajn subspeciojn, sed la eble samspecia Eatona pintvostanaso estas konsiderata aparta specio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pintvostanaso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. acuta
Anas acuta
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Vivejo de la pintvost-anaso  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj  Forvagi
Vivejo de la pintvost-anaso
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Vivejo de la pintvost-anaso
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La pintvostanaso estas birdo de malfermaj humidejoj kiuj nestumas surgrunde, ofte je ioma distanco el akvo. Ili manĝas per plaŭdado plantomaterialon kaj aldonas malgrandajn senvertebrulojn al sia dieto dum la reprodukta sezono. Ĝi estas tre gregema for de la reprodukta periodo, kiam formas grandajn miksitajn arojn kun aliaj specioj de anasoj. La populacio de tiu anaso suferas pro predantoj, parazitoj kaj birdaj malsanoj. Ankaŭ homa agado, kia agrikulturo, ĉasado kaj fiŝkaptado, havis gravan influon super la populacinombroj. Tamen la ampleksa teritorio de tiu specio kaj granda populacio signifas, ke ĝi ne estas minacata tutmonde.

    Taksonomio redakti

    Tiu holarktisa specio estis unuafoje priskribata de Linnaeus en sia Systema naturae de 1758 kiel Anas acuta[1] La scienca nomo devenas el du latinaj vortoj: nome anas, signife "anaso", kaj acuta, kiu venas el la verbo acuere, signife "akrigi" aŭ “akri”; la specia nomo, kiel la komuna nomo, aludas al la akrapinta vosto de la masklo.[2]

    Ene de la granda inter Anasenoj genro Anas,[1] la plej proksima parencoj de la Norda pintvostanaso estas aliaj pintvostanasoj, kiaj la Flavbeka pintvostanaso (A. georgica) kaj la Eatona pintvostanaso (A. eatoni). La pintvostanasoj estas foje separataj en la genro Dafila (priskribata de Stephens, 1824), aranĝo subtenita de morfologiaj, molekulaj kaj kutimaraj informoj.[3][4][5] La fama brita ornitologo Sir Peter Scott nomigis tiun genron laŭ sia filino, nome la artistino Dafila Scott.[6]

    La Eatona pintvostanaso havas du subspeciojn, A. e. eatoni (la Kergelena pintvostanaso) de la Kergelenoj, kaj A. e. drygalskyi (la Krozeta pintvostanaso) de Krozet-Insuloj, kaj estis iam konsiderata samspecifa kun la nordhemisfera Norda pintvostanaso. La apartigo pro seksa dimorfismo estas multe malpli markata en la sudaj pintvostanasoj, kies maskla reprodukta aspekto estas simila al tiu de la ina plumaro. Malkutime ĉe specio kun tioma granda teritorio, la Norda pintvostanaso ne havas geografiajn subspeciojn se la Eatona pintvostanaso estas traktata kiel separata specio.[7]

    Aspekto redakti

     
    Masklo en Brita Kolumbio, Kanado
     
    Masklo kaj ino
    Anas acuta
     
    Nereproduktaj maskloj vintrantaj en Barato

    Ĝi grandas ĉ. 55 cm, havas grandan kaj sveltan korpon kun enverguro de 23.6 al 28.2 cm, longan kolon kaj tre pintan voston, kio nomigas la specion kaj per la komuna nomo kaj per la latina scienca nomo.

    La masklo estas 59 al 76 cm longa kaj pezas 450 al 1360 g, kaj tiele li estas konsiderinde pli granda ol la ino, kiu estas 51 al 64 cm longa kaj pezas 454 al 1135 g.[8] La kapo kaj kolo de la reprodukta virbirdo estas ĉokoladbrunaj, la brusto blanka; ambaŭflanke de la kolo troviĝas po longa blanka vertikala strio; la vosto estas pinta kun du longaj nigraj vostoplumoj (ĝis kvarono de la total longo de reprodukta masklo[9]) kiuj dumfluge aspektas kvazaŭ unusola pinglo; la dorso kaj la flankoj estas grizaj sed ĉe ŝultroj estas longaj grizaj plumoj kun nigraj centraj strioj. La suba ventro estas blankeca al flaveca kaj tre kontrasta kun la nigra suba vosto[7], kio havas la centrajn plumojn longajn ĝis tiom multe kiom ĝis 10 cm. Somerfine la masklo (eklipsa plumaro) similas al la inbirdo, sed plutenas la masklan subflugilan bildon kaj longajn grizajn ŝultroplumojn. Ankaŭ la junbirdoj similas al la inbirdo, sed ilia dorso estas pli malhela, estas malpli makulecaj kaj havas pli senkoloran brunan speguleton kun pli mallarĝa bordo.[10]

    Rapidaj kaj graciaj flugantoj, la Pintvostanaso estas dotata per longaj flugiloj, malgrandaj kapoj, kaj longaj koloj kiuj aspektas aerodinamikaj. Ambaŭ seksoj havas bluecan al blugrizajn bekojn kaj blugrizajn al grizajn krurojn kaj piedojn.[11] La masklo estas pli rimarkinda, kaj havas kiel distingilo tiun fajnan blankan strion ambaŭflanke de la kolo.

    Temas pri specio kun tre markata seksa duformismo. La ina plumaro estas pli subtila, makuleca kaj eluzita, kun senkoloraj helbrunaj plumoj similaj al tiuj de aliaj inoj de la plaŭdanasoj kaj kun pli uniforme grizbruna kapo. Ŝia pinteca vosto estas malpli longa ol tiu de la masklo kaj ŝi estas facile identigita pro sia formo, longa kolo kaj longa pli griza beko. Krome inoj elsendas akran descendan kvakadon kaj raŭkaĵon dum ekflugo, dum la masklo flutecan fajfon kvazaŭ de Kreko.[7][9]

    Dumfluge la masklo montras nigran speguleton borde je blanko malantaŭen kaj palruĝecan antaŭe, dum la ina speguleto estas malhelbruna borde je blanko, mallarĝe ĉe la antaŭa bordo sed tre elstare malantaŭe, videbla je distanco de 1600 m.[10]

    Distribuado kaj habitato redakti

     
    Vintrantaj Pintvostanasoj kun Marĉanasoj en Okcidenta Bengalo.

    La Norda pintvostanaso estis foje nomata la "nomadoj el la ĉieloj" pro siaj ampleksaj migroteritorioj.[12] Tiu membro de la grupo de la plaŭdanasoj reproduktiĝas en nordaj areoj de Eŭrazio suden ĝis ĉirkaŭ Pollando kaj Mongolio,[8] kaj en Kanado, Alasko kaj Usona Mez-Okcidento. Ili vintras ĉefe sude de sia reprodukta teritorio, kaj atingas preskaŭ ekvatoron en Panamo, norda subsahara Afriko kaj tropika Suda Azio. Malgrandaj nombroj migras al insuloj de Pacifiko, ĉefe Havajo, kie kelkaj centoj da birdoj vintras en la ĉefaj insuloj ĉe neprofundaj humidejoj kaj inundas agrikulturajn habitatojn.[7] Okazas ankaŭ transoceanaj migradoj: nome birdo kaptata kaj ringata en Labradoro, Kanado, estis mortpafita de ĉasisto en Anglio post naŭ tagoj,[8] kaj birdoj ringitaj en Japanio estis rekuperitaj el almenaŭ ses usonaj subŝtatoj oriente de Utaho kaj Misisipio.[13] En partoj de la teritorio, kiaj Britio kaj nordokcidenta Usono, la Pintvostanaso estas la tutan jaron.[10][14][15]

    La reprodukta habitato de la Norda pintvostanaso estas malfermaj nearbaraj humidejoj, kiaj humidaj herbejoj, lagobordoj aŭ tundro. Vintre ili uzas pli ampleksan gamon de malfermaj habitatoj, kiaj ŝirmaj estuaroj, salecaj marĉoj kaj ĉemarbordaj lagunoj. Ĝi estas tre gregema for de la reprodukta sezono kaj formas tre grandajn arojn kun aliaj anasoj.[7]

    Kutimaro redakti

     
    Masklo

    Ĝi vivas proksime al bordoj de flukonstantaj akvoj, kie ili nestas inter sablodunoj.

    La Pintvostanaso bone piediras surtere, kaj naĝas lerte.[7]

    Ĝi havas tre rapidan flugmanieron, per flugiloj iom malantaŭen, pli ol rektaj for el la korpo kiel ĉe aliaj anasoj.

    Reproduktado redakti

     
    Reprodukta paro
     
    Anas acuta - MHNT

    Ambaŭ seksoj atingas seksan maturecon post unu jaro. La masklo plenumas pariĝadan ceremonion naĝante ĉe la ino kaj havante la kapon subigita kaj la voston levita, konatante fajfanta. Se estas grupo de maskloj, ili persekutas la inon dumfluge ĝis kiam restas nur unu masklo. La ino prepariĝas por la kopulacio, kiu okazas surakve, subigante sian korpon; la masklo tiam skuas sian kapon supren kaj suben kaj supreniras la inon, prenante la plumojn de ŝia nuko en sia beko. Post kopulacio, li levas siajn kapon kaj dorson kaj fajfas.[8]

    La reprodukta sezono daŭras inter aprilo kaj junio, kaj la nesto estas konstruata surgrunde kaj kaŝata inter vegetaĵaro en seka loko, ofte je ioma distanco el akvo. Ĝi estas neprofunda skrapaĵo surgrunda kovrata per plantomaterialo kaj lanugo.[7] La ino demetas 7 al 9 kremokolorajn ovojn po unu tage;[8] la ovoj estas 55 al 38 mm kaj pezas 45 g, el kio 7 % estas konko.[16] Se predantoj detruas la unuan ovaron, la ino povas produkti anstataŭan ovodemetadon tiom malfrue kiom ĝis fino de julio.[8]

    Nur la ino kovas la ovojn dum 22 al 24 tagoj antaŭ eloviĝo. La frumaturaj lanugaj idoj estas tiam lasataj de la ino ĉe plej proksima akvejo, kie ili manĝas mortintajn insektojn sur la akva surfaco. La idoj ekflugas 46 al 47 tagojn post eloviĝo, sed restas ĉe la ino ĝis kiam ŝi kompletis sian plumoŝanĝadon.[8]

    Ĉirkaŭ tri kvaronoj el idoj vivas sufiĉe longe por ekflugo, sed ne pli da duono el tiuj survivas sufiĉe longe por reproduktiĝi.[8] Maksimuma registrita aĝo estas 27 jaroj kaj 5 monatoj ĉe nederlanda birdo,[16] sed la averaĝa vivodaŭro por naturaj birdoj estas multe pli mallonga ol tio, kaj plej verŝajne simila al tiu de aliaj naturaj anasoj, kiaj la Platbeka anaso, tio estas nur ĉirkaŭ du jaroj.[17]

    Manĝo redakti

     
    Manĝoserĉe subakve (masklo dekstre)

    La Pintvostanaso manĝas per plaŭdado kaj kapomerĝe en neprofunda akvo plantomanĝon ĉefe vespere aŭ nokte, kaj tiele ĝi pasas multe de la tago ripoze.[7] Ties longa kolo permesas ĝin preni manĝerojn el la fundo de akvejoj ĝis 30 cm, kio estas ekster la atingo de aliaj plaŭdanasoj kiaj la Platbeka anaso.[11]

    La vintra dieto estas ĉefe plantomaterialo inklude semojn kaj rizomojn de akvaj plantoj, sed la Pintvostanaso foje manĝas radikojn, grenon kaj aliajn semojn en kampoj, kvankam malpli ofte ol aliaj anasoj de la genro Anas.[11] Dum la reprodukta sezono, tiu birdo manĝas ĉefe senvertebrulojn, inklude akvajn insektojn, moluskojn kaj krustulojn.[8]

    Sano redakti

     
    Masklo vintranta ĉe rivero Ljubljanica.

    Nestoj kaj idoj de Pintvostanasoj estas vundeblaj al predado fare de mamuloj, kiaj vulpoj kaj meloj, kaj birdoj kiaj mevoj, korvoj kaj pigoj. Plenkreskuloj povas ekflugi por eviti surterajn predantojn, sed reproduktantaj inoj partikulare povas esti surprizataj de grandaj karnovoruloj kiaj linkoj.[8] Grandaj rabobirdoj, kiaj la Akcipitro, kaptas anasojn surgrunde, kaj kelkaj falkoj, inklude la Ĉasfalkon, havas rapidecon kaj povon por kapti flugantajn birdojn.[18]

     
    Masklo plumaranĝanta sin

    Tiu specio povas esti hejmo al gamo de parazitoj kiaj Cryptosporidium, Giardia lamblia, Cestoda, sangoparazitoj kaj eksternaj plumopedikoj,[19][20][21][22] kaj ĝi povas suferi ankaŭ aliajn birdomalsanojn. Ĝi estas ofte la ĉefa specio kun plej alta mortindico ĉe okazaĵoj kiaj birda botulismo kaj birda ĥolero,[23] kaj povas ankaŭ esti infektata de la Birda gripo ekzemple de la branĉo H5N1 kiu estas ege patogenika kaj foje infektas eĉ homojn.[24]

    La Norda pintvostanaso estas populara specio por ĉaspafado pro sia rapideco, lerteco kaj elstara manĝokvalito, kaj estas ĉasata en sia tuta teritorio.[25][26] Kvankam ĝi estas unu el la plej multnombraj anasoj de la mondo,[16] la kombino de ĉasado kun aliaj faktoroj kondukis la populacion al malpliiĝo, kaj oni iniciatis foje kelkajn surlokajn limigojn al ĉasado por helpi al konservado de nombro.[27]

    La preferata habitato de tiu specio en neprofunda akvo estas nature suferebla de problemoj kiaj sekego aŭ invado de vegetaĵaro, sed la habitato de tiu anaso povus esti pli kaj pli minacata pro la klimata ŝanĝo.[16] Populacioj suferas ankaŭ pro konverto de humidejoj kaj herbejoj al plugeblaj teroj, malhavigante tiun anason el manĝ- kaj nest-areoj. Printempa plantado signifas ke multaj nestoj de tiu frureproduktanta anaso povas esti detruitaj pro farmagado,[28] kaj kanada studo montris, ke pli da duono de la studitaj nestoj estis detruita de agrikulturaj laboroj kia plugado kaj erpilado.[29]

     
    Ino

    Ĉasado per plumba pafo, kun uzado de plumbaj plonĝiloj ĉe fiŝhokado, estis identigita kiel ĉefa kaŭzo de plumbovenenado ĉe akvobirdoj, kiuj ofte manĝas ĉe la fundo de lagoj kaj humidejoj kie akumuliĝas plumbopafaĵoj.[30] Hispana studo montris, ke la Norda pintvostanaso kaj la Brunkapa anaso estis la specioj kun plej altaj niveloj de ingestado de plumbopafaĵoj, pli altaj ol ĉe nordaj landoj de migrovojoj de okcidenta Palearkto, kie oni malpermesis plumbopafadon.[31] En Usono, Kanado, kaj multaj okcidenteŭropaj landoj, ĉia pafado uzata kontraŭ akvobirdoj devas esti nevenena, kaj tiele povas enhavi neniom da plumbo.[32][33][34]

    Statuso redakti

    La Norda pintvostanaso havas grandan teritorion, ĉirkaŭkalkulata je 28.4 milionoj da km² kaj populacion ĉirkaŭkalkulata je 5.3 al 5.4 milionoj da individuoj.[35] Tiele tiu specio ŝajne ne alproksimiĝas al kriterioj de la IUCN Ruĝa Listo por populacimalpliiĝo de pli da 30 % en 10 jaroj aŭ 3 generacioj, kaj estas taksata kiel Malplej Zorgiga.

     
    Manĝanta masklo

    En la Palaearkto, reproduktantaj populacioj malpliiĝas en multe de ties teritorio, inklude ties ĉefa forta hejmo en Rusio, kaj estas aliflanke stabilaj aŭ fluktuantaj.[36]

    Pintvostanaso en Nordameriko almenaŭ estis akre tuŝitaj per birdaj malsanoj, kaj ties reprodukta populacio falis el pli da 10 milionoj en 1957 al 3.5 milionoj ĉe 1964. Kvankam la specio rekuperiĝis el tiu malalta punkto, la reprodukta populacio en 1999 estis 30 % sub tiu longdaŭra averaĝo, spite jarojn el grandaj klopodoj fokuze sur restaŭrado de la specio. En 1997, ĉirkaŭkalkule 1.5 miliono da akvobirdoj, majoritate Nordaj pintvostanasoj, mortis pro la birda botulismo dum du tiaj eksplodoj en Kanado kaj Utaho.[23]

    La Norda pintvostanaso estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA),[37] sed ĝi ne havas specialan statuson laŭ la Vaŝingtona Speciprotekta Konvencio nome Convention on International Trade in Endangered Species of Wild Fauna and Flora (CITES), kiu regulas internacian komercon de specimenoj de naturaj animaloj kaj plantoj.[8]

    Referencoj redakti

    1. 1,0 1,1 Linnaeus, Carolus. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 126. “A. cauda acuminata elongata subtus nigra, occipite utrinque linea alba”.
    2. uk.rec.birdwatching, sciencaj birdonomoj klarigitaj. Konsultita la 13an de januaro 2008
    3. (1999) “Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus Anas): a comparison of molecular and morphological evidence”, The Auk 116 (3), p. 792–805.  Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-11. Alirita 2011-12-08.
    4. (2000) “The evolution of postcopulatory displays in dabbling ducks (Anatini): a phylogenetic perspective.”, Animal Behaviour 59 (5), p. 953–963. doi:10.1006/anbe.1999.1399.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-01-05. Alirita 2011-12-08.
    5. (1991) “A phylogenetic analysis and classification of recent dabbling ducks (Tribe Anatini) based on comparative morphology”, The Auk 108 (3), p. 471–507.  Arkivigite je 2012-11-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-12. Alirita 2011-12-08.
    6. Dafila Scott. Society of Wildlife Artists. Alirita 2008-01-16.
    7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 7,7 Madge, Steve; Burn, Hilary. (1988) Wildfowl: An Identification Guide to the Ducks, Geese and Swans of the World (Helm Identification Guides). Christopher Helm, p. 222–224. ISBN 0-7470-2201-1.
    8. 8,00 8,01 8,02 8,03 8,04 8,05 8,06 8,07 8,08 8,09 8,10 Robinson, Jerry; Johansson, Carl (editor). Anas acuta. Animal Diversity Web. University of Michigan Museum of Zoology (2002). Alirita 2008-01-13.
    9. 9,0 9,1 Ducks Unlimited, September/October 2010 The Northern Pintail Arkivigite je 2011-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
    10. 10,0 10,1 10,2 Mullarney, Killian; Svensson, Lars, Zetterstrom, Dan; Grant, Peter. (2001). Birds of Europe. Princeton University Press. p 48-9 ISBN 0-691-05054-6
    11. 11,0 11,1 11,2 Gooders, John; Boyer, Trevor. (1997) Ducks of Britain and the Northern Hemisphere. Collins & Brown, p. 58–61. ISBN 1-85585-570-4.
    12. Ducks Unlimited, Septembro/Oktobro 2010 La Amerika fajfanaso Arkivigite je 2011-12-15 per la retarkivo Wayback Machine
    13. From Tokyo to Tupelo. ESPN Outdoors News. ESPN Outdoors. Alirita 2008-01-23.
    14. Northern Pintail species description. Bird Guide. Cornell Lab of Ornithology. Alirita 2008-01-14.
    15. Northern Pintail Information and Photos. Species accounts. South Dakota Birds and Birding. Alirita 2008-01-14.
    16. 16,0 16,1 16,2 16,3 Pintail Anas acuta [Linnaeus, 1758]. BTOWeb BirdFacts. British Trust for Ornithology. Alirita 2008-01-13.
    17. Mallard Duck Drake: Anas platyrhynchos. Guide to Birds. Arkivita el la originalo je 2007-10-21. Alirita 2008-01-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-09-07. Alirita 2011-12-08.
    18. Forsman, Dick. (2008) The Raptors of Europe & the Middle East A Handbook of Field Identification. Princeton University Press, p. 21–25. ISBN 0-85661-098-4.
    19. (January 2002) “Occurrence of Cryptosporidium and Giardia in Wild Ducks along the Rio Grande River Valley in Southern New Mexico”, Applied Environmental Microbiology 68 (1), p. 161–165. doi:10.1128/AEM.68.1.161-165.2002. 
    20. Cotugnia fastigata. Parasite species summary page. Arkivita el la originalo je 2007-09-09. Alirita 2008-01-14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-30. Alirita 2011-12-08.
    21. (1977) “Blood parasites of mallard and pintail ducks from central Alberta and the Mackenzie Delta, Northwest Territories”, Journal of Wildlife Diseases 13 (3), p. 226–229. 
    22. Feather Lice Infection in Waterfowl. Arkivita el la originalo je 2007-09-06. Alirita 2008-01-14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-30. Alirita 2011-12-08.
    23. 23,0 23,1 (April 2001) “Disease emergence in birds: Challenges for the twenty-first century”, The Auk 118 (2), p. 290–303. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282001%29118%5B0290%3ADEIBCF%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2001)118[0290:DEIBCF]2.0.CO;2]]. 
    24. Avian influenza tests complete on wild northern pintail ducks in Montana. News release No. 0402.06. U.S. Department of Agriculture. Alirita 2008-01-14.
    25. Marrone, Teresa. (2000) Dressing & Cooking Wild Game (Complete Hunter). Creative Publishing International, p. 123. ISBN 0-86573-108-X.
    26. Cocker, Mark; Mabey, Richard. (2005) Birds Britannica. Londono: Chatto & Windus. ISBN 0-7011-6907-9. p97
    27. U.S. Fish and Wildlife Service Proposes Duck Hunting Regulations, Limited Canvasback Season Re-Opened. News Release 1 August 2003. U.S. Fish and Wildlife Service. Arkivita el la originalo je 2007-08-20. Alirita 2008-01-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-08-20. Alirita 2011-12-08.
    28. Losing ground: The top 10 common birds in decline (PDF). Common birds in decline; a state of the birds report, summer 2007. Audubon. Arkivita el la originalo je 2008-09-11. Alirita 2008-01-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-11. Alirita 2011-12-08.
    29. Index of Species Information. Wildlife species: Anas acuta. USDA Forest Service. Alirita 2008-01-15.
    30. (1996) “The ecotoxicology of lead shot and lead fishing weights”, Ecotoxicology 5 (5), p. 279–295. doi:10.1007/BF00119051. 
    31. (1997) “Lead shot pellets in the Ebro delta, Spain: Densities in sediments and prevalence of exposure in waterfowl”, Environmental Pollution 96 (3), p. 335–341. doi:10.1016/S0269-7491(97)00046-8. 
    32. Service continues to expand non-toxic shot options. Press release 25 October 2000. U.S. Fish and Wildlife Service. Alirita 2008-01-15.
    33. Crunch time for lead shot ban. New Scientist, 5 April 1997. Alirita 2008-01-15.
    34. Lead & Non-Lead Shot. British Association for Shooting and Conservation. Arkivita el la originalo je 2006-05-25. Alirita 2008-01-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-04. Alirita 2011-12-08.
    35. Northern Pintail Anas acuta. BirdLife International. Alirita 2011-04-16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-06-23. Alirita 2011-12-10.
    36. Snow, David; Perrins, Christopher M (editors). (1998) The Birds of the Western Palearctic concise edition (2 volumes). Oksfordo: Oxford University Press, p. 222–225. ISBN 0-19-854099-X.
    37. Annex 2: Waterbird species to which the Agreement applies (PDF). Agreement on the conservation of African-Eurasian migratory Waterbirds (AEWA). AEWA. Arkivita el la originalo je 2012-03-30. Alirita 2008-01-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-11-10. Alirita 2011-12-10.

    Eksteraj ligiloj redakti