La brunkapa anaso (Aythya ferina) estas mezgranda birdospecio de la grupo de la merganasoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunkapa anaso
viro
viro
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Aythya
Specio: A. ferina
Aythya ferina
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Viro
 
Viro

La brunkapa anaso grandas 46 cm (iomete pli ol Platbeka anaso) kaj havas mallongan nigran voston, kiu indikas alten dumnaĝe. Ĝi havas specifan kapoformon: alta kaposupro kaj longa, krute klina frunto (triangula kapo). Ĝi estas iom simila al la proksime parencaj specioj de Nordameriko nome Blankadorsa anaso kaj Blubeka merganaso.

Temas pri specio kun klara seksa duformismo. La viranaso estas facile rekonebla pri la kaŝtanbrunaj kapo kaj kolo, nigra brusto kaj palgriza korpo (deproksime videblas fajnega strieco). La beko estas nigra (ĉefe pinte kaj ĉe la fortikega bazo) kun helblua centra parto; la flugilstrio estas griza. La iriso estas tre ruĝa kaj rimarkinda en la bruneca kapo. La somerfina plumaro (eklipsa plumaro) de la masklo estas simila al tiu de la ina ansero, sed la dorso estas pli griza kaj la kapo kaj kolo ankoraŭ iome ruĝecbruna.

La femala brunkapa anaso havas brunecajn kapon kaj bruston, bluetan bek-ringon, hela makulo de la bekobazo ĝis la mentono kaj hela okulringo kaj postokula strieto. La junulo estas simila al ino, sed ne havas la bekajn kaj vizaĝajn markojn, ties krono kaj dorso estas pli malhelaj.

Distribuado redakti

 
Masklo

Ties reprodukta habitato estas marĉoj kaj lagoj kun nur unu metro aŭ iom plie de profundo, sed ankaŭ ĉiaj humidejoj kiaj nesalaj lagetoj, salaj lagunoj kaj marĉoj ktp. Tiuj merganasoj reproduktiĝas en multe de moderklimata kaj norda Eŭropo (el norda Francio al Rusio) al okcidenta Azio. Ili etendiĝis dum la 20a jarcento al norda kaj centra Eŭropo.

Ili estas migrantaj, kaj vintras en suda kaj okcidenta Eŭropo (en Brita Insularo kaj el okcidenta Germanio al Iberio, la bordaj regionoj de Mediteraneo, Turkio, Kaŭkazo, Kaspia Maro kaj okcidenta Azio al norda Ĉinio kaj eĉ Japanio); multaj vintrumas eĉ pli sude al subsahara Afriko.

Ili estas gregemaj birdoj, kiuj formas grandajn arojn vintre, ofte mikse kun aliaj merganasoj kiaj la Tufanaso, kun kiuj ili povas hibridiĝi.

En la Brita Insularo, birdoj reproduktiĝas en orienta Anglio kaj malaltaj teroj de Skotlando, en malgrandaj nombroj en Norda Irlando kaj pliiĝante, kaj foje en Respubliko Irlando. Kompare multaj pli grandaj nombroj vintrumas en Britio, kiam la birdoj retiriĝas el Rusio kaj Skandinavio.

Kutimaro redakti

 

Tiu palearktisa birdo ripozas dumtage sur la akvo (dolĉakvoj, lago, fiŝlagoj), aŭrore kaj malfruvespere nutroserĉas. Ĝi lerte subakviĝas, vertikaliĝas. Tiuj birdoj manĝas ĉefe per plaŭdado aŭ plonĝado (13 al 16 sekundoj). Ili manĝas akvajn plantojn (semojn, radikojn, foliojn) kun iome da moluskoj, akvaj insektoj (larvoj) kaj malgrandaj fiŝoj.

La voĉo de la viransero estas raŭka fajfo „ĥorr-ĥorr", tiu de la inbesto estas malfajna murmurado. La fluganta grupo eligas mallaŭtan, fajfajn sonojn. Ĉiukaze temas pri specio sufiĉe silentema. La nupta pariĝado limiĝas al kelkaj kapomovoj de la masklo, akompanataj de nazecaj fajfoj. La reprodukta sezono okazas el aprilo al junio, iompli ĉe la nordaj populacioj. La ino demetas 5 al 12 ovojn, en surgrunda nesto ĉe kareksejo proksime de akvo konstruita el herboj kaj folioj, ligneroj, plumoj (patrina lanugo) ktp. La kovado daŭras 27 aŭ 28 tagojn. Tuj post eloviĝo la patrino kondukas la anasidojn al akvo. Ili restos kun la patrino dum 8 semajnoj. La masklo restas nur ĝis ovodemetado, poste ne partoprenas en kovado aŭ idozorgado, kiel faras multaj aliaj anasoj.

La flugo estas rapida kaj povega foje en formiĝo kiel litero vo, sed la ekflugo el akvo estas malfacila kaj ili ekaltiĝas nur post granda peno. Pro tio kaj diference el aliaj anasoj, tiuj ofte submerĝiĝas por fuĝi el danĝero.

Populacio redakti

 
Masklo
 
Aythya ferina - MHNT

La Brunkapa anaso estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

Oni ĉirkaŭkalkulas eŭropan populacion de 260,000 al 360,000 paroj, el kiuj triono en Rusio. Krome estas pli da 10,000 paroj en aliaj sep landoj: nome Pollando (40 al 70,000), Rumanio (20 al 40,000), Ukrainio (25 al 28,000), Hungrio (20 al 30,000), Ĉeĥio (10 al 20,000), Germanio (23,000) kaj Finnlando (12 al 15,000). Aliaj miloj da paroj reproduktiĝas en Litovio (7 al 9,000), Bielorusio (7 al 8,000), Slovakio (2 al 3,000), Hispanio (3,000 al 3,500), Francio (2,600 al 3,000) kaj Svedio (1,500 al 5,000). La nombroj ne estas tiom konataj en Azio.

Tiu specio estas unu kiu ege suferas pro plumbovenenigo, ĉar plonĝa manĝado helpas tion.

Literaturo redakti

  • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
  • John Gooders kaj Trevor Boyer: Ducks of Britain and the Northern Hemisphere, Dragon's World Ltd, Surrey 1986, ISBN 1-85028-022-3
  • Lars Svensson, Peter J. Grant, Killian Mullarney: Der neue Kosmos - Vogelführer. Alle Arten Europas, Nordafrikas und Vorderasiens. - Franckh-Kosmos Verlag, Stuttgart, 1999. ISBN 3-440-07720-9
  • Josep del Hoyo, Andrew Elliot, Jordi Sargatal: Handbook of the birds of the world- Volume 1, Ostrich to Ducks. - Lynx Edicions, Barcelona, 1992. ISBN 84-87334-10-5
  • Erich Rutschke: Die Wildenten Europas – Biologie, Ökologie, Verhalten, Aula Verlag, Wiesbaden 1988, ISBN 3-89104-449-6
  • Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983.
  • Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010.

Eksteraj ligiloj redakti