Nichelino

komunumo de Italio

Nichelino (esperante Nikelino) estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Piemonto kaj al la provinco Torino, kiu ekde la 1-a de januaro 2015 havas la nomon metropola urbo Torino. Fine de 2023 en la komunumo vivis 46 244 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Torino, Orbassano, Beinasco, Moncalieri, Candiolo kaj Vinovo.

Nichelino
la municipejo
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Piemonto
Provinco TO Torino
Geografia situo 45° 0′ N, 7° 39′ O (mapo)457.65Koordinatoj: 45° 0′ N, 7° 39′ O (mapo)
Alto super marnivelo 229 m
Areo 20 km²
Loĝantaro 46 244 (2023)
Loĝdenso 2249 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Torino, Orbassano, Beinasco, Moncalieri, Candiolo kaj Vinovo
Patrono sankta Mateo kaj sankta Roĥo
Festa tago 21-a de septembro
Nomo de loĝantoj nichelinesi
Poŝtkodo 10042
Imposta kodo F889
Kodo laŭ ISTAT 001164
Telefona prefikso 011
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Historio redakti

En 1559 la duko de Savojo feŭdis la teritorion de Nikelino al la familio Ussel (Occelli). 1564 li rajtigas sian feŭdulon nomi sin grafo. La 22-an de junio 1694 Viktoro Amadeo la 2-a, duko de Savojo, deklaris Nikelinon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn teritorio aparta de Mancalieri. Ekestis la feŭdo de Nikolino, kiun ricevis – por 10.000 arĝentaj dukatoj – grafo Niccolò Manfredo OCCELLI.

Demografio redakti

Loĝantoj


Dum la 1990-aj jaroj neniu urbo ĉirkaŭ Torino tiom rapide kreskis kiom Nikelino.

Eksteraj ligiloj redakti