Nid Dutra d'Amorim

Nid DUTRA D'AMORIM estis brazila esperantisto, doktoro kaj ŝtata funkciulo, kaj delegito kaj fakdelegito de UEA en Braziljo. Li naskiĝis 1925, kaj mortis la 5-an de januaro 1979 en trafika akcidento en Braziljo.

Doktoro Dutra d' Amorim estis prezidanto de la brazila ĉefurba Esperanto-organizaĵo kaj prezidanto de la iniciata komitato por Universala Kongreso en Brazilo. Li estis alta ŝtata funkciulo.