Nigra Makulozo (Diplocarpon rosae) estas malsano ĉe rozoj kaŭzita de askofungoj, La fungo atakas krom rozoj ankaŭ aliaj plantojn, ekzemple nobla laŭro.

Nigra makulozo ĉe rozo

La folioj havas unue rondajn, nigre brunajn makulojn, kiuj ofte disvastiĝas stelforme. La koncernaj folioj flaviĝas kaj defalas. Tio reduktas la asimiladon , kiu signifas malfortiĝon de la planto. La senfoliaj plantoj kreas apenaŭ novajn florojn, novaj ŝosoj ne ligniĝas kaj ne fariĝas maturaj, kiu kaŭzas reduktitan frostrezistecon.

La malsano travintras en l grundo kiel sporo. La sporoj atingas la planton per ŝprucoj de pluvo aŭ akvumado. Depende de la sensiveco de la kultivaro la fungo rapide disvastiĝas en la rozo.

atakitaj folioj de rozo

Por preventi la planton de la malsano, estas nepre necesa plifortigi la rezistopovon per konvena sterkado de la plantoj. Ĉar la malsano nur malfacile povas esti kontraŭatakata, rekomendas preventan ŝprucado ekde majo. Akvumante evitu, ke la akvo nur atingas la radikojn. Humidaj folioj favoras la ekkreskon de la fungaj sporoj.

Atakita planto povas esti kuracata per taŭga fungicido. Forprenu malsanajn foliojn kaj atakitajn branĉojn.

Certan fungostatan efikon ankaŭ havas la ŝprucado kun infuzaĵo ekekvizetourtiko. La plej efika prevento tamen estas la ĝusta kreskejo. Tial ne plantu rozojn en ombra starejo. Rozoj bezonas sunan lokon!

Eksteraj ligiloj redakti