Nigra perlo (pole: Czarna perła, elparolo: [ĈARna PErŭa]) estas pola drama filmo de 1934. Ĝia reĝisoro estas Michał Waszyński kaj la scenaro estas de Eugeniusz Bodo kaj Anatol Stern. Unu el la precipaj aktorinoj estas Reri, franca aktorino kun tahitia deveno, kies patro estis tahitia kaj patrino franca; ŝi laboris en Usono, Francio, Germanio kaj Polio kaj ŝi lernis polan lingvon.[1][2]

Nigra perlo
Anne Chevalier kaj Eugeniusz Bodo en unu el la scenoj
Anne Chevalier kaj Eugeniusz Bodo en unu el la scenoj
filmo
Originala titolo Czarna perła
Produktadlando Pollando
Originala lingvo pola lingvo
Kina aperdato 1934
Daŭro 75 min
Ĝenro Dramo, krimoj
Kameraado Albert Wywerka
Reĝisoro(j) Michał Waszyński
Produktisto(j) Witold Dybowski
Scenaro Eugeniusz Bodo
Filmita en Pollando
Loko de rakonto Pollando
Muziko de Henryk Wars
Rolantoj Eugeniusz Bodo • Lena Żelichowska • Michał Znicz • Franciszek Brodniewicz
Produktinta firmao Urania-Film
IMDb
vdr

Resumo redakti

Stefan, pola ŝipano, eniras en interbatiĝo en bufedo en la insulo Tahitio. Li estas savita de juna tahitia virino nome Moana. La junuloj ŝatas reciproke kaj Moana ekamas Stefan'n. Ili travivas kune multajn feliĉajn momentojn; iufoje la tahitiino prenas Stefan'n al kaverno ĝangale nome la Groto de la Feliĉo. Ĉi tiu kaverno estas unu el la plej sanktaj lokoj de la loka popolo. Tie la junuloj promesas senfinan amon.

Krzysztof, alia pola homo kiu vivas en la insulo, ekscias ke lia amiko konas la vojon al la kaverno. Li rakontas al Stefan antikvan tahitian legendon, ke la homo de Tahitio ĵetas al la groto la plej belajn perlojn kiujn ili trovas kaj ili petas al siaj dioj antaŭgardon kaj fortunon en siaj ĉasoj. La homoj decidas ŝteli la perlojn.

Stefan kaj Krzysztof faras laŭ sia plano kaj ŝtelas la perlojn. Tamen, Krzysztof ekmoras en la provo. Li donas la perlojn al Stefan. La homo aĉetas la ŝipan bileton kaj revenas al Pollando. Kun li iras ankaŭ Moana. Li enfalas en problemoj. La virino zorgas pri Stefan kaj decidas konduti kiel blanka eŭropa virino, ŝi bonigas sian nivelon de la pola lingvo, estiĝas kantistino kaj ekfariĝas fama. Ŝi emancipas. Stefan ne ŝatas ĝin.

Li komencas amaĵon kun edzino de unu de liaj kunuloj, ŝi nomiĝas Rena. La virino ne amas lin, ŝi nur volas ŝteli de li liajn perlojn. Stefan estas atakita de la virino kaj ŝia edzo. La edzo intentas murdi Stefan'n sed Moana provas savi lin. Ŝi ricevas kuglon destinitan al ŝian homon.

Produktado redakti

La internaj scenoj estis filmitaj en la laborejo Falanga kaj la eksternaj scenoj en la kvartalo Saska Kępa, distrikto Praga-Południe, Varsovio.[1][3]

Vidu ankaŭ redakti

Eksternaj ligiloj redakti

Referencoj redakti