Nigrakola kriulo
La Nigrakola kriulo aŭ Norda kriulo (Chauna chavaria), estas granda specio de birdo de la malgranda familio Anhimedoj, nome kriuloj. Ĝi estas unu el du specioj el la genro Chauna aŭ ĉaŭnoj, kies aliaj specio estas la Kresta kriulo aŭ Krestoĉaŭno (Chauna torquata).
Nigrakola kriulo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Chauna chavaria (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Distribuado
redaktiĜi estas loĝanta reproduktulo en norda Kolombio, en departementoj Ĉokoo, Antjokio, Kordovo, Sukreo, Bolivaro, Magdalena, Santandero, kaj Cezaro kaj en statoj de nordokcidenta Venezuelo, nome Zulia, Mérida, kaj Trujillo.[1]
Aspekto
redaktiAveraĝe, ili estas 86 al 88.9 cm longaj kaj pezas ĉirkaŭ 3.9 kg. Plej rimarkinda trajto estas la nomiga nigrega kolo, kontrasta kun la griza korpo, pli nigreca dorse kaj flanke. Sur tiu estas blanka kolumo kaj gorĝareo kiu atingas la nudan ruĝan ĉirkaŭokulan areon; ankaŭ la bekobazo estas ruĝa dum la beko estas kornokolora kun pli malhela pinto. La kruroj estas tre fortikaj kaj tre ruĝaj. La krono estas griza same kiel la korpo.
Ĝi estas tre simila al la alia samgenrano, nome Kresta kriulo aŭ Krestoĉaŭno (Chauna torquata), sed tiu montras nukan kreston kaj ne tiom markatan aŭ larĝan nigrablankan kolumon. Ankaŭ ne koincidas la distribuado, ĉar tiu loĝas el sudorienta Peruo al suda Brazilo kaj nordorienta Argentino, do eĉ la teritorioj ne koincidas kaj estas apartaj.
Kutimaro
redaktiIli manĝas nur vegetalojn, ĉefe burĝonojn kaj verdajn partojn de sukoplenaj akvoplantoj. Ili loĝas en marĉoj, lagetoj, ĉe malrapidaj riverbordoj, plej ofte ĉirkaŭe de arbaraj zonoj, en zonoj kiuj portempe inundiĝas.
Ili estas Preskaŭ Minacataj.[2]
Kaptiveco
redaktiNe multaj bestoĝardenoj povas montri la nordan kriulon. Plej bestoĝardenoj kiuj montras ilin estas en Kolombio kiel la Kalia Bestoĝardeno kaj la Bestoĝardeno Matecaña en Pereira, Risaralda.
Notoj
redakti- ↑ Clements, J. (2007)
- ↑ BirdLife International (2012). Chauna chavaria. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
Referencoj
redakti- Clements, James, (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, Cornell University Press, Ithaca
- IUCN (2009) BirdLife International
- IUCN 141414, Chauna chavaria. Alirita la 11an de Majo 2009.