Nigrapieduloj, Konfederacio de NigrapiedulojNiicitapio (signife "origina popolo" estas kolektiva nomo de tri unuaj nacioj de indiĝenoj en Alberto, Kanado kaj unu tribo de indianoj en Montano, Usono.

Nigrapieduloj
etno • tribal council
Usonaj indianoj
Unuaj nacioj
Suma populacio
32400
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

Historie, la popoloj membroj de la Konfederacio estis nomadaj ĉasistoj de bizonoj, kiuj havis teritoriojn tra grandaj areoj de nordo de la Grandaj Ebenaĵoj de okcidenta Nordameriko, specife ĉe la ekologia regiono de la duonaridaj prerioj. Ili poste adoptis ĉevalojn kaj pafiloj akiritaj el eŭrop-descendaj komercistoj kaj ties kriaj revendistoj. Per tiuj novaj iloj la Nigrapieduloj etendis siajn teritoriojn kontraŭ najbaraj popoloj. Danke al uzado de ĉevaloj, la Nigrapieduloj kaj aliaj ebenajaxaj popoloj ĉaskolektis bizonojn je multe pli akcela rapido. Tamen estis la sistema komerca ĉasado de bizonoj fare de blankuloj kio tute ŝanĝis la modelon de la Grandaj Ebenaĵoj. Sekvis periodoj de malsatego kaj necesego por la Nigrapieduloj. Ili estis tiam devigitaj finigi sian nomadismon kaj adopti ranĉado kaj farmado, setlante sur malgrandaj pecoj de siaj iamaj teritorioj. Tio estis rezulto de traktatoj kun Usono kaj Kanado, ĉefe subskribitaj en la 1870-aj jaroj, kiuj la Nigrapieduloj subskribis ŝanĝe por manĝo kaj medicina helpo kaj helpo al farmado. Ekde tiam la Nigrapieduloj klopodis pluhavi siajn tradiciajn lingvon kaj kulturon kontraŭ la iama asimiligo fare de la politikistoj kaj funkciuloj de la nordamerikaj nacioj kaj ŝtatoj.

Membroj redakti

Historio redakti

Kulturo redakti