Nijel Amos

bocvana sportisto

Nijel Amos - naskiĝis la  15-an de marto 1994(nun 1994-03-15), do nun 30-jara - estas bocvana sportisto. Li specialiĝis pri 800-metraj kuroj, kaj en la 2012 kontribuis arĝentan medalon de la 800-metra kuro al sia teamo. En la somera Olimpiko 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, li akcidente dum konkursa kuro faligis la konkuranton Isaiah Jewett el Usono, ankaŭ falante. Tre perceptiĝis kaj honoriĝis per la publiko kaj la amaskomunikiloj, ke Isaiah Jewett li ne kriis pro ĉagreno al sia kolego, sed helpis lin supren kaj finis la vetkuron kun li mano en mano. Javat konfesis, ke li estas seniluziigita, sed aldonis, ke ĝuste tiu estis la momento por montri sian homan flankon, ĉar "li kreskis kun bildstraj superherooj, kiuj superis sin en malfacilaj momentoj". Tiel ambaŭ pro la simbola momento ricevis multan aldonan publikan atenton.

Nijel Amos
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1994 (1994-03-15) (30-jaraĝa)
en Marobela
Ŝtataneco Bocvano
Okupo
Okupo mezdistanca kuristo • atleto
vdr
dum 800-metra kuro de la Monda Ĉampioneco de 2017 en Londono