Nikolaj Efimoviĉ Kuroĉkin
Nikolaj Efimoviĉ Kuroĉkin ((ruse Николай Ефимович Курочкин) ; naskiĝis la 1-an de septembro 1923 en Moskvo, mortis la 28-an de julio 2003) estis sovetia astronomo. Lia nomo estas ofte transkribita (laŭ la angla maniero) Kurochkin.
Nikolaj Efimoviĉ Kuroĉkin | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Nikolaj Efimoviĉ Kuroĉkin |
Dato de naskiĝo | 1-a de septembro 1923 |
Naskiĝloko | Moskvo |
Dato de morto | 28-a de julio 2003 |
Aĝo je morto | 79 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Sovetunio |
Lingvoj | |
Denaska lingvo | rusa lingvo [+] |
Parolata lingvo | rusa lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
En sia adolesko li komencis labori ĉe la planetario de la Astronomia Instituto Ŝternberg de Moskvo. Je la komeno de la dua mondmilito, li laboris en uzino por la nacia defendo kie restis eĉ en la periodo de la batalo de Moskvo. Aĝa de nur 18 jaroj, li estis arestita de la NKVD pro supozita kunlaborismo. Liberigita en 1946, li reiras en la instituton post publikigo de letero de pento. Malgraŭ la ampleksa laboro de esplorado kiun li alportis en sia kariero li neniam prezentis disertaĵon por akiri universitatan titolon.
Inter liaj plej gravaj kontribuoj al astronomio estas la metodo Harvard por la detekto de la variantaj steloj en fotaj bildoj kaj la identigo de fonto de ikso-radioj en la duopa stelo Herkulo X-1.
La Minor Planet Center kreditas lin de la la malkovro de du asteroidoj en 1972 kaj 1983, unu en kunlaborado kun Natalja Vitaljevna Metlova.[1]
Malkovritaj asteroidoj: 2 | ||
---|---|---|
2302 Florya | 2-a de oktobro 1972 | |
3044 Saltykov | 2-a de septembro 1983 | kun N. V. Metlova |
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- ruse Biografio di Nikolaj Efimoviĉ Kuroĉkin el la paĝaro de astronet.ru
- ruse Biografio di Nikolaj Efimoviĉ Kuroĉkin el la paĝaro de la Universitato de Moskvo