Miklós Pálffy (palatino)
Grafo Miklós (Nikolao) PÁLFFY de Erdőd [miklo:ŝ pa:lfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pálffy Miklós estis hungara palatino, krongardisto, reĝa juĝisto, magnato, oficiro. Lia nobela antaŭnomo estis erdődi (de Erdőd).
Nikolao Pálffy de Erdőd | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de marto 1657 en Bratislavo | ||||
Morto | 20-an de februaro 1732 (74-jaraĝa) en Bratislavo | ||||
Ŝtataneco | Habsburga monarkio • Hungario vd | ||||
Partio | politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Pálffy ab Erdöd • Erdődy vd | ||||
Patro | Miklós Pálffy vd | ||||
Patrino | Maria Eleonore, Gräfin von Harrach zu Rohrau vd | ||||
Gefratoj | János Pálffy • Franz Pálffy • Mária Eleonóra, Gräfin Pálffy ab Erdöd • Mária Zsuzsanna, Gräfin Pálffy ab Erdöd vd | ||||
Infanoj | Leopold Pálffy • Karl Pálffy • Johann Baptist Pálffy • Franz Pálffy • Karoline Dorothea Gräfin Rogendorf • Eleonóra, Gräfin Pálffy ab Erdöd • Mária Erzsébet Filippina Borbála, Gräfin Pálffy ab Erdöd • Karolina Anna Dorottya, Gräfin Pálffy ab Erdöd vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
Hungara palatino | |||||
Dum | 1714–1732 | ||||
Antaŭulo | Paul Esterházy de Galántha | ||||
Sekvanto | Johano Pálffy de Erdőd, lia frato (1733–1740 neniu) | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Miklós Pálffy [1] naskiĝis la 1-an de marto 1657. Li mortis la 20-an de februaro 1732 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).
Biografio redakti
Miklós Pálffy lernis en Vieno, poste en 1673 li aliĝis al kortego de la Habsburgoj. Post 2 jaroj li batalis kontraŭ la turkoj, dume li vundiĝis kaj restis lama. En 1687 li estis estro de fortikaĵo de Esztergom, baldaŭe li atingis altajn ĉefoficirajn rangojn. En 1694 li iĝis „eterna” departementestro de Pozsony (historia departemento). En 1701 li iĝis krongardisto en la kortumo. Post jaroj li batalis kontraŭ Francisko Rákóczi la 2-a, tial la hungara historio aprezas lin malbona figuro. En 1712 li ricevis Ordenon de la Ora Ŝaffelo. En la sekva jaro li estis elektita reĝa juĝisto, poste palatino. Li estis edzo kun 11 gefiloj.