Nisqually (rivero)

Tiu ĉi artikolo priskribas la rivero Nisqually. Por aliaj sencoj de tiu nomo, vidu la apartigiloj Nisqually.

Proksime de sia fonto en Nacia Parko Mount Rainier, la rivero Nisqually fluas sub ponton de vaŝingtonia ŝoseo 706

La rivero Nisqually (IFA: /nɪˈskwɑːli/, proksimume ni-SKŬA-li) estas 130 km longa rivero en Vaŝingtonio, Usono. Ĝia nomo venas de la indiĝena popolo samnoma, kiu loĝas de antikve ĉirkaŭ la elfluejo de la rivero en Puĝetan Fjordon. Ĝi formas la kantonan limon inter kantonoj Pierce kaj Lewis, kaj poste inter Pierce kaj Thurston. La rivero naskiĝas el la samnoma ĝlaĉero sur la suda deklivo de Monto Rajnera. Ĝi fluas preter Ashford kaj Elbe, formas artefaritajn lagojn malantaŭ du digoj, fluas preter McKenna kaj Yelm, tra Fuorto Lewis kaj la rezervejo de la niskvalioj, kaj fine tra sia delto, kie situas la sovaĝbestan konservejon Nisqually, proksimume 23 km oriente de Olimpio, kaj fine elfluas en la fjordon.

Citaĵoj redakti