La njamvezoj estas la dua plej granda el 120 etnaj grupoj en Tanzanio. Ili vivas en la nordokcidenta centra regiono de la lando, inter la Viktoria-lago kaj la lago Rukvo. La nomo Nyamwezi originas en la svahila kaj laŭvorte tradukite signifas "homoj de la luno", tio estas "okcidentuloj" (vidite de la marbordproksimaj svahiloj).

Njamvezoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Historie ekzistis kvin tribaj grupoj, ĉiuj nomantaj sin mem njamvezoj al eksteruloj: Kimbu, Konongo, njamvezoj (Nyamwezi), Sukumoj (Sukuma) kaj Sumbwa, kiuj neniam estis unuigitaj. Ĉiuj grupoj ordinare kunigitaj havas vaste similajn kulturojn, kvankam estas trosimpligo rigardi ilin unu grupo. La njamvezoj havas proksimajn kulturajn ligojn kun la sukumoj. Ilia loĝregiono nomiĝas Unyamwezi, kaj la njamveza lingvo Kinyamwezi. Multaj njamvezoj parolas ankaŭ la svahilan kaj/aŭ la anglan.

Nur ekde la 19-a jarcento la nomo troviĝas en la literaturo; La termino verŝajne inkludas ĉiujn homojn el la okcidenta altebenaĵo. Vojaĝoj instruis ilin, ke eksteruloj nomas ilin Nyamwezi, kaj preskaŭ ĉiuj akceptis la nomon donitan al ili de la marborda loĝantaro, ĉar ili venis el la okcidento. Jarcenton pli poste ilia lando ankoraŭ estas nomata "Granda Njamveziujo" (Greater Unyamwezi), proksimume 91.000 km² da montetara regiono proksimume 1.200 m alta.

Literaturo redakti

  • Abrame, R. G. (The Peoples of Greater Unyamwezi)
  • Bauer, Andreus. (Street of Caravans)
  • Baumann, Oscar. (Durch Massailand zur Nilquuele)
  • Bennett, Norman Robert. (Mirambo of Tanzania)
  • Iliffe, John. (A Modern History of Tanganyika)
  • Roberts, Andrew. (The Nyamwezi)
  • Weule, Karl. (Kolonial-Lexicon Band III S 672)

Eksteraj ligiloj redakti