Nofels estas ekde 1925 urbokvartalo de Feldkirch en Aŭstrio (kiel ankaŭ Levis, Altenstadt, Gisingen, Tosters kaj Tisis). Koncerne la etendiĝon temas eĉ pri la plej granda kvartalo. Ĝi situas en la Rejno-valo en angulo inter la tri ŝtatoj Aŭstrio, Liĥtenŝtejno kaj Svislando; naturaj landlimoj estas krom la monto Eschnerberg la du riveroj Rejno kaj Ill. Ill enfluas ĉe la plej norda kvartaltertoripunkto (ĉe la t.n. Illspitz) la riveron Rejno. Apartenas al Nofels, piede de la monto Schellenberg, ankaŭ la vilaĝetoj Fresch kaj Bangs (la plej uesta loko de Aŭstrio) ĉe la landlimo al la svisaj Rüthi kaj Matschels; Matschels cetere en niaj tagoj ne plu enloĝatas estante nura naturprotekta areo.

Malnova pendoponto ĉe Illspitz

HistorioRedakti

 
La malnova kaj la nova kirkoj en Nofels
 
Inaŭguro de Novale en novembro 2015, la nova vilaĝocentro kun historia nomo latinida

Dum la jarcentoj 11-a kaj 12-a sekvis la civilizigo de ĝis tiam ne uzitaj teritorioj vorarlbergaj. Tiam verŝajne okazis ankaŭ la loghlokigo de la arbarozaj apudriverbordaj regionoj inter Schellenberg, Ill kaj Rejno. La lokonomo Nofels mem (latinide novaj kultivadterenoj) ja maldubinde atestas pri la unuaj enloĝintoj. Postaj enloĝantoj ne plu latinidis ĉar aperis surloke alemanoj kaj valzoj. La unua endokumenta mencio estis ĉ. la jaro 1290 sub la formo Noval ĉe enspezregistro (Census in Romano) de la cistercia Abatejo Mehrerau apud Bregenz laŭ kio konfirmatas impostodevoj diversaj, ĉefe malmonaj, ankaŭ de anoj el Altenstadt, Gisingen kaj Nofels.

Sed la unua vere interesa mencio de ano de Novels troviĝas en dokumento el la jaro 1314, laŭ kio certa Ulrich vendus herbejon. [1] La posta evoluo de la kvar vilaĝoj je la alia bordo de Ill karakterizigis ĝis la 20-a jarcento ofte naturaj katastrofoj (inundoj de Ill kaj Rejno) kiel ankaŭ revoj je memstareco. Nofels apartenis al la kelkajn kilometrojn pli eoste situanta loko Altenstadt estinte komunutila grundaro uzebla ankaŭ fare de kamparanoj el Altenstadt kaj Feldkirch. Tio kaj aliaj cirkonstancoj venigis aliajn kvereletojn kun la ĉefkomunujo pri la justa utiligo de paŝtejoj kaj arbaroj aŭ digokonstruado. Pliboniĝo tiukoncerna ne antaŭ la 18-a jarento eblis post multaj plendoj antaŭ grafoj, voktoj kaj imperiestroj.

  • 1514: Unua mencio de banejo ĉe la landlimo al Liĥtenŝtejno, de sulfura fonto ĉe la piedo de Schellenberg-monto. Laŭdire la akvo estis de tre bona kvalito kaj sanigpovo. Dum la floradepoko meze de la 18-a ĝis la mezo de la 19-a jarcento la nofels-a sulfurbanejo vere estis socia centro kaj por burĝoj kaj por oficiroj. Intertempe la fonto malaperis kaj la nofels-a banejo hodiaŭa estas simpla kuracdomo laŭ la ideoj de Sebastian Kneipp.
  • 1540: Nobela sidejo de Furbenbaĉ kun kasteleto malsupre de Wart (ĝuste kie hodiaŭ komenciĝas la strato Neue Freschner Straße) kaj Weinbergen ĉe Schregenberg. Ĝi rebrulkonsumiĝis en 1670.
  • 1799: La napoleonaj militoj malbonegis kaj Nofels ja tuŝitis rekte: francaj trupoj venis tra Schellenberg por transiri la Ill-riveron kaj por povi ataki la urbon Feldkirch eventuale ankaŭ disde norde. Marodadoj tiutempe multis.
  • 1854: Oni malfermis la unuan pormalriĉulejon en la iama banejo. En 1882 la pli nova poverulejo malfermitis ĉe Magdaleno-strato. En 1972 faritis profunda restaŭrado kaj alvenis samloken ankaŭ oldulejo kaj fleghejmo. En 1996 apude inaŭguritis la nova domo "Haus Nofels".
  • Inter la 18-a kaj la 20-a jarcentoj la akvegoj de Ill kaj Rejno plinombriĝis ĉiam pli.
  • 1892: La etvilaĝo Matschels tute enkorpigitis je Nofels respektive je Bangs.
  • 1903: Brulkonsumiĝo de la tuta iama Banejo Novels. Legendo rakontis ke la banejo engrunden mergiĝis pro ke oni ne ĉesis la festadon kaj dancadon gajan dum cindra merkredo.[2] La hodiaŭa Kneipp-kuracejo pli vilaĝocentra novkonstruitis poste kien oni kondukigis la akvon per tuboj.
  • Teruraj inundoj de 1910 kaj 1927 kaŭzigis la unuan oficialan malpermeson de pluaj konstruadoj kaj translokigoj ej Nofels aŭ eĉ translokiĝojn al Ameriko.
  • De 1927 (kun promilitaj interrompo) daŭrigitis ĝis 1957 la digofaradoj rejnaj; la materialon konstruan oni venigis el la nofels-a ŝtonrompejo de ĉe Schregenberg kaj el pli eta kaj loka monteto Bergle de ĉe Matschels.
  • 1925 Nofels iĝis kvartalo urba de Feldirch.
  • 1945: Nokte anktaŭ la 3.5.1945 tra Fresch uĝis ĉ. 500 soldatoj de la 1-a Rusia nacia armeo de Wehrmacht transponten en Liĥtenŝtejnon kie oni ja ofertis al ili ekzilon.[3]
  • Post la Dua mondmilito ekzistis en Unternofels flugkampeto de la francai okupadarmeanoj.
  • 1975: La malnova Ill-ponto inter Gisingen kaj Nofels (de 1922; iam trans Frutz) anstataŭigitis per la nuna ferbetonaĵo.
  • 1981: La nova bazlernejo inaŭguritis kun siaj publikutilaj multfunkciaj ĉambroj por diversaj societoj surlokaj. En 1984 la porhandikapula organizo Lebenshilfe samloke instalis atelierojn specialajn.
  • 2015 Malfermo de la ejaro "Novale" por substreki novan vilaĝocentron intencitan.

Nofels, iama kamparana vilaĝo simpla, estas hodiaŭ moderna kaj daŭre kreskanta vilaĝo sen loĝdomblokoj, sen industrio estante sekve alloga zono por certaj ripozemaj homogrupoj.

VidindaĵojRedakti

Kirko malnovaRedakti

En 1723 iĝis la emancipiĝo de la nofels-a komunumo disde la paroĥujo en Altenstadt. Inter 1726 kaj 1728 estiĝis la kirkokonstruo ankaŭ danke la mono de Magdalena Maria Humlin sur grundo disponigita fare de la Franz-Heim-institucio. Tura plialtiĝo estis en 1865.

Kirko novaRedakti

La festa unua ŝpattranĉilo estis en la 15.10. 1957 kaj la meto de la fundamenta ŝtono en la 29.6.1958 fare de lia episkopa moŝto Bruno Wechner. La planojn liveris la arĥitekto Adolf Wouk. Jam en la 3.1. 1959 okazis la domsupro-festo. Dimanĉe la 23-an de septembro 1962 la nova Preĝejo Vizito de Mario konsekritis solene. En oktobro 2003 ekis profundaj restaŭradlaboroj (i.a. de la tegmento, hejtilo, vitralaro).

Naturprotekta zono kaj partnerecojRedakti

Sur la teritorio de kvartalo Bangs troviĝas naturprotekta zono Natura-2000 Bangs-Matsĉels. Kun la germana vilaĝo Ingerkingen de Schemmerhofen ekzistas ĝemeliĝo ekde 1990.

Bildoj, parte panoramajRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Karl Fiel: Nofels, Geschichte eines Dorfes, (memeldonejo) 1987, ISBN 3-85430-071-9
  2. Sagen.at: Das versunkene Bad
  3. Henning Freiherr von Vogelsang: Nach Liechtenstein – in die Freiheit, Schellenberg 1980