Noktoĉapo estis uzata dum la mezepokoj por preventi la disvastiĝon de kapopedikoj kaj por varmteni la kapon dum la nokto. Dum la perukperiodo la noktoĉapo estis tre populara, ĉar oni sub la peruko ne havis harojn aŭ nur malmultajn kaj la peruko estis kovejo por pedikoj.

Carl Spitzweg, La povra poeto, 1839 (Neue Pinakothek).

La pinta noktoĉapo plejofte estis rezervata por viroj: virinoj portis rondan "dormĉapelon", de kiu la ŝtofo estis faldita ĉirkaŭ la kapo.

Pro la centra hejtado, pli bona izolado kaj scio pri detruo de pedikoj la noktoĉapo iom post iom fariĝis superflua.