Varmoizolado
(Alidirektita el Termoizolado)
Varmoizolado estas tiu tekniko, kiu helpas grave malpliigi la varmoradiadon de iu konstruaĵo aŭ ekipaĵo. Por tio oni uzas izolaĵojn.

Varmoizolado sur la Sondilo Huygens

Minerala lano por varmoizolado ene de malpezkonstrua muro en Kanado
La varmoizolado graviĝis post apero de la ŝtalbetonaj konstruaĵoj kun grandaj fenestroj, kiuj grave elradias la varmon sen izolado. (Antaŭ la konstruaĵoj el naturaj elementoj mem havis bonan izolkapablon (adobo).
La izolado okazas per alfiksado de izolaĵoj (plej ofte malbone kondukaj plastaĵoj).