Nomen nudum

(Alidirektita el Nomina nuda)

La esprimo nomen nudum (plurale nomina nuda) estas latina termino, signife "nuda nomo", uzata en taksonomio (ĉefe ĉe zoologia kaj botanika nomenklaturo). Ĝi povas aŭ ne esti skribita kursive, depende el la stilo.

La termino estas uzata por indiki nomigon kiu aspektas precize kiel scienca nomo de organismo, kaj povas origine esti intencata kiel scienca nomo, sed malsukcesis esti tio ĉar ĝi ne (aŭ ne ankoraŭ) estis publikita kun la taŭga priskribo (aŭ referenco al priskribo), kaj pro tio ĝi estas "nuda" nomo, kiu ne povas esti akceptata laŭ nunaj standardoj.[1]

Ĉar nomen nudum malsukcesas funkcii kiel formala scienca nomo, posta aŭtoro povas publiki realan sciencan nomon kiu estas identa laŭ literumado. Se unu kaj la sama aŭtoro metas nomon al presado, unua kiel nomen nudum kaj poste ĝin publikas por reala, akompanata de priskribo kiu ja kongruas kun la formalaj postuloj, tiam la dato de publikigo de tiu lasta, formale ĝusta publikigo iĝas la dato de la nomo.

Notoj redakti

  1. What is a nomen nudum?. International Commission on Zoological Nomenclature. Alirita 11a septembro, 2010.