Norbert Karbe

germana esperantisto

Norbert KARBE (naskiĝis la 17-an de marto 1953 - mortis la 28-an de majo 2024) estis germana esperantisto, honora prezidanto de Esperanto-Asocio Saksa Svisio en Pirna.

Norbert Karbe
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1953 (1953-03-17)
Morto 28-an de majo 2024 (2024-05-28) (71-jaraĝa)
en Pirna
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ekde la 12-a vivojaro li havis parezon de la maldekstra gambo kaj paralizon de la maldekstra brako pro cerbinfarkto sekve de petola bato de kunlernanto per libro sur la kapon.

Li laboris en oficejo de fabriko kiel industria komercisto.

Plie li estis ankaŭ konsilanto pri fungoj kaj kunlaboris en diversaj organizaĵoj, interalie por handikapuloj. Por siaj honoroficaj laboroj li ricevis gratifikon de la urbo Pirna.

Li mortis hejme ĉe sia fidele zorganta edzino Christiane dek semajnojn post sia 71-a naskiĝtago pro pneŭmonito kaj sekve de kormalsano.

Lia esperantismo

redakti

Esperanton li lernis komence de la 1970-aj jaroj ĉe laborista Esperantisto. Poste li mem instruis Esperanton kaj ofte partoprenis Esperanto-aranĝojn en GDR, Ĉeĥio kaj Pollando – ekde 1990 ankaŭ en okcidentaj landoj, interalie kelkajn UK-ojn kaj tutgermanajn kongresojn.

1998 li kunfondis en Pirna ĉe Elbe/Labe la Esperanto-Asocion Saksa Svisio, arigis ĝis 24 membrojn kaj dum 24 jaroj estis ties prezidanto ĝis la 70-a vivojaro, poste honora Prezidanto.

Eksteraj ligoj

redakti
  • Sciigo de la edzino al redaktoroj de Esperanto-gazetoj
  • Nekrologo de Andreas Emmerich en Esperanto Aktuell 3/2024 (n-ro 285), p. 30.