Nord-Kaŭkazia federacia regiono
Nord-Kaŭkazia federacia regiono (ruse Северо-Кавказский федеральный округ) estas federacia regiono de Rusia Federacio, eligita el la konsisto de la Suda federacia regiono la 19-an de januaro 2010 per ukazo de prezidento Dmitrij Medvedev. La regiono konsistas el la jenaj federaciaj subjektoj: Ĉeĉenio, Dagestano, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Karaĉajio-Ĉerkesio, Nord-Osetio kaj Stavropola regiono. Adigeio kaj Krasnodara regiono, geografie situantaj en Norda Kaŭkazio, restas en la konsisto de la Suda federacia regiono.
Nord-Kaŭkazia federacia regiono | |||
---|---|---|---|
Federaciaj regionoj de Rusio [+] | |||
Lando | Rusio | ||
Koordinatoj | 44° N, 45° O (mapo)43.711444.8061Koordinatoj: 44° N, 45° O (mapo) | ||
Ĉefurbo | Pjatigorsk | ||
- koordinatoj | 44° N, 45° O (mapo)43.711444.8061Koordinatoj: 44° N, 45° O (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 170 439 km² (17 043 900 ha) [+] | ||
Areo | 170 439 km² (17 043 900 ha) [+] | ||
Nord-Kaŭkazia federacia regiono | |||
Vikimedia Komunejo: North Caucasian Federal District [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La areo de la nova federacia regiono konsistigas ĉirkaŭ unu procentaĵon de la tuta areo de Rusio, tamen en ĝi loĝas signifa parto de rusia loĝantaro — 9 108 000 personoj. La plej grandaj etnoj de la distrikto estas rusoj, ĉeĉenoj kaj avaroj.
Ĉefurbo de la Nord-Kaŭkazia federacia regiono estas la urbo Pjatigorsk, nek la plej granda, nek ĉefurbo de unu el la konsistigantaj regionoj. Ĝi tamen oportune situas, havas gravan kulturan valoron kaj estas parto de granda aglomeracio (tuj apude estas aliaj urboj: Kislovodsk, Jessentuki, Mineralnije Vodi kaj aliaj).
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- SKFO.RU – regiona informa retejo Arkivigite je 2013-07-31 per la retarkivo Wayback Machine ruse