Norda Kvartalo de Essen
La Norda Kvartalo de la urbo Essen konsistigas kune kun la Okcidenta Kvartalo, la Suda Kvartalo, la Orienta Kvartalo, la Sudorienta Kvartalo kaj la urbocentro la urbomezon.
Norda Kvartalo de Essen | |||
---|---|---|---|
komunumoparto en Germanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 45141 • 45143 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 28′ N, 7° 1′ O (mapo)51.4705567.014722Koordinatoj: 51° 28′ N, 7° 1′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 48 m [+] | ||
Areo | 2,86 km² ( 286 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Essen-Nordviertel [+] | |||
Priskribo
redaktiLa Norda Kvartalo ampleksas proksimume la areon de la iama minejo Victoria Mathias same kiel tiun de la iama laboristokvartalo Segeroth, kiu nun ne plu estas aparta urboparto. Ĝuste ĉi tie estas la kampo de la Universitato Duisburg-Essen kun proksimume 20.000 studantoj. Aliaj lernejoj estas du bazaj lernejoj, unu dugrada elementlernejo kaj du specialaj lernejoj.
Alia parto de la Norda Kvartalo konsistas el loĝkonstruaĵoj. Elstarigenda estas la tiel nomata Elting-Kvartalo kun siaj historiismaj domoj el la lasta jardeko de la 19-a jarcento. La iama preĝejo Pankta Petro loĝigas ekde aprilo de 2008 la Katolikan Lernejon por Flegoprofesioj je Essen. Krom tio la kvartalo havas pli grandajn verdejojn per la Norda Parko kaj per la Segeroth-Parko. Ĉi-lasta evoluis el la malnova Tombejo Segeroth, kun kiu nordoriente limiĝas la plej granda juda tombejo de Essen, kiu estas monumentprotektata ekde 1985.
Elstaraj estas la du altkamenoj, kiuj apartenas al la filio de la elektroprodukta societo RWE. Sur ĉi tiu iam troviĝis la instalaĵoj de Karbominejo Victoria Mathias same kiel la unua tramgaraĝo de la „Essener Straßenbahnen“ (nun Essener Verkehrs-AG).
Blazono
redaktiBlazonigo: „En bluo oblikve maldekstra ora (flava) glava, akompanate supre kaj malsupre de po tri oraj (flavaj) buloj.“
La blazonon neniam havis oficialan karakteron. Fine de la 1980-aj jaroj blazonsciencisto Kurt Schweder kreis blazonojn por ĉiuj urbopartoj de Essen, kiujn la loĝantaro de Essen intertempe bonvole akceptis. La glavo kiel distingilo de la urbaj patronoj Kosmaso kaj Damiano starigas la rilaton al la urboblazono de Essen. La oraj buloj simbolas la ses urbopartojn Centro, Norda Kvartalo, Orienta Kvartalo, Sudorienta Kvartalo, Suda Kvartalo kaj Okcidenta Kvartalo.[1]
Referencoj
redakti- ↑ Komparu pri tio Johann Rainer Busch: Kurt Schweders Wappen der Essener Stadtteile, Essen 2009, p. 48.