Malfermi la ĉefan menuon

Suda Kvartalo de Essen

Situo de la Suda Kvartalo de Essen

Suda Kvartalo de la urbo Essen formas kune kun Okcidenta Kvartalo, Norda Kvartalo, Orienta Kvartalo, Sudorienta Kvartalo kaj Centro la urbomezon.

KarakteroRedakti

Pli forte ol ĉiu alia urbokvartalo la Suda Kvartalo kun siaj oficejaj altdomegoj la silueton de la urbo Essen. Tie inter alie Evonik Industries (antaŭa RAG resp. Ruhrkohle AG), RWE, Evonik Steag, Hochtief, MAN Ferrostaal kaj la teĥnologia fako de ThyssenKrupp havas siajn ĉefajn administrejojn.

Evonik novkonstruigis sian ĉefan sidejon en 1999, malkonstruigante por la konstruejo la antaŭan klarkonturan brikodomon de Ruhrkohle AG el la jaro 1949. De ties malnova fasado nur postrestas la naturŝtona plastiko de la Sankta Barbara (patronino de la ministoj); ĝi staras en la interna korto de la nova konzerncentralo de Evonik.

Krom tio per la Regiona Ligo Ruhr, la Ruhr-Ligo, la Lippe-Ligo kaj la Emscher-Kooperativo gravaj organizaĵoj kompetentaj por la tuta Ruhr-Regiono sidas en la Suda Kvartalo de Essen. Das von entworfene und fertiggestellte La domo de la Emscher-Kooperativo, kiun planis Wilhelm Kreis kaj kiu pretiĝis en 1910, estis grave difektita dum la Dua Mondmilito kaj poste rekonstruata. La historia konferencejo kaj la turo alta je 37metroj tamen restis preskaŭ sendifektaj.

Krom tio ĉe la Urboĝardeno Essen estas troveblaj la Aalto-Teatrejo kaj la Saalbau resp. la Filharmonio je Essen. Okcidente de tio pasas la Huyssen-Aleo, kiu kiel grandstile konstruita bulvardo ligas la urbokernon kun la urboparto Rüttenscheid. La kampon de Huyssen-Aleo, kiu ĝis la Dua Mondmilito kun la ĉirkaŭaĵo de la urboĝardeno estis la nobla loĝkvartalo de Essen, Heinrich Arnold Huyssen, industriisto kaj iama urbestro, donacis al la urbo. Bombatako elaera marton de 1945 preskaŭ plene detruis ankaŭ tiun ĉi parton de la urbo. La rekonstruado laŭ aliaj vidpunktoj estigis en la 1950-aj jaroj en la iama loĝkvartalo plejparte oficejajn domojn. [1]

Ĉe la angulo Bismarck-Strato / Friedrich-Ebert-Strato troviĝas la Erlöserkirche, kiu ne nur estas paroĥa preĝejo por diservoj, sed ankaŭ por koncertoj. Precipe ĉi tie prezentas Essener Bachchor, kiu estas la hejma preĝeja ĥoro.

Krom tio en la Suda Kvartalo hejmas la Folkwang-Muzeo samkiel apude la novrekonstruita Glückaufhaus, kies fasado estas monumentprotektata. En ĝi oni remalfermis en 2009 la kinejon Filmstudio Glückauf el la 1920-aj jaroj. La iama ĉefa fervojadministrejo de la Ruhr-Regiono loĝis ekde 1898 en la domo ĉe Bismarck-Placo. Post kiam ĝi sekve de la privatigo de la iam ŝtata fervojentrepreno 1994 restis neuzata, ĝin ekloĝis en oktobro 2010 la banko Deutsche Bank, kiu por tio novigis la tutan oficejodomon. Vidalvide ĉe la Krupp-Strato staras la monumentprotektata Osram-Domo el la jaro 1929. Tiun oni volis alikonstrui al hotelo ĝis fine de 2012, sed la konstrulaboroj paŭzas ekde junio de 2012

Al la altgradaj lernejoj apartenas du profesilernejoj kaj iam la gimnazio Luisenschule ĉe Bismarck-Placo, kiu nun estas alikonstruita al Domo de la Historio de Essen, kie ekde oktobro de 2009 loĝas la urba arĥivo de Essen kaj lokocentrigas la arĥivaĵojn, kiuj ĝis tiam estis dispartitaj sur la tuta urba teritorio.[2]

BlazonoRedakti

 
Blazono de la urbomezo de Essen

Blazonigo: „En bluo oblikve maldekstra ora (flava) glava, akompanate supre kaj malsupre de po tri oraj (flavaj) buloj.“

La blazonon neniam havis oficialan karakteron. Fine de la 1980-aj jaroj blazonsciencisto Kurt Schweder kreis blazonojn por ĉiuj urbopartoj de Essen, kiujn la loĝantaro de Essen intertempe bonvole akceptis. La glavo kiel distingilo de la urbaj patronoj Kosmaso kaj Damiano starigas la rilaton al la urboblazono de Essen. La oraj bulloj simbolas la ses urbopartojn Urbokerno, Norda Kvartalo, Orienta Kvartalo, Sudorienta Kvartalo, Suda Kvartalo kaj Okcidenta Kvartalo.[3]

GalerioRedakti

ReferencojRedakti

  1. Artikolo en la reta eldono de la gazeto WAZ pri planoj, fari la Hussen-Aleon denove alloga bulvardo, 19-a de septembro 2011, laste vidata 14-an de februaro 2014
  2. Gazetara informo de la urbo Essen de la 9-a de oktobro 2009
  3. Komparu pri tio Johann Rainer Busch: Kurt Schweders Wappen der Essener Stadtteile, Essen 2009, p. 48.