Heinrich Arnold Huyssen

Heinrich Arnold Huyssen (naskiĝinta la 4-an de julio 1779 en Essen; mortinta la 6-an de oktobro 1870 samurbe) estis germana industriisto, kunfondinto de la ŝtaluzino Gutehoffnungshütte en Oberhausen kaj estro de la urbo Essen.

Heinrich Arnold Huyssen
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1779 (1779-07-04)
en Essen
Morto 6-an de oktobro 1870 (1870-10-06) (91-jaraĝa)
en Essen
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Prusio vd
Familio
Gefratoj Friederike Christine Huyssen • Henriette Magdalen Huyssen vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Huyssen devenis de familio indiĝena en Essen. Kune kun Franz kaj Gerhard Haniel kaj Gottlob Jacobi li fondis en 1808 la ferfandan firmaon, kiu pli malfrue nomiĝos Gutehoffnungshütte (GHH). Huyssen estis krom tio ankaŭ estrarano de la Karbominejo Unuiĝinta Sälzer kaj Neuack.

Ekde la 13-a de decembro 1813 Huyssen estis ĉefurbestro de Essen kiel postanto de la lasta urbestro el la napoleona, Anton Carl Ludwig von Tabouillot. Post kvereloj inter li kaj la prusa registaro li demetis sian oficon je la 19-a de majo 1818.

Huyssen konstruigis per sia propra kosto orfejon, kiun li daŭre subtenis finance. La 25-an de decembro 1852 li donacis al la protestanta paroĥo terenon kaj monon por la konstruo de la unua protestanta malsanulejo de Essen. En 1853 komenciĝis la konstruado ĉe la nuna Huyssen-Aleo apud la iama pordego al Kettwig, kaj en 1854 malfermiĝis la malsanulejo kun la nomo Krankenhaus mit dem Namen Huyssens-Stift. Kiel fondinto de la malsanulejo Huyssen fariĝis dumvive voĉdonrajta honormembro de la kuratoraro.

Huyssen restis fraŭlo kaj mortis en la aĝo de 91 jaroj en sia vilao en la kvartalo Altenessen de Essen. Li estis entombigata sur la protestanta tombejo en Sterkrade ĉe la Steinbrink-Strato. Laŭ li nomiĝas la Heinrich-Strato kaj la Huyssen-Aleo en Essen.

Literaturo redakti

  • essener strassen – Stadtgeschichte im Spiegel der Straßennamen; Verlag Richard Bracht, Essen 1979
  • Essener Persönlichkeiten: biographische Aufsätze zur Essener Verwaltungs- und Kulturgeschichte; Schmidt-Verlag, Neustadt/Aisch 1986
  • Johannes Bähr, Ralf Banken, Thomas Flemming: Die MAN. Eine deutsche Industriegeschichte; Munkeno 2008; ISBN 978-3-406-57762-8