Norda Patotenilo de Okcidenta Virginio

regiono de Okcidenta Virginio, Usono

La Norda Patotenilo de Okcidenta Virginio (angle Northern panhandle of West Virginia) estas kulture kaj geografie aparta regiono ene de la usona ŝtato Okcidenta Virginio. Ĝi reprezentas la plej nordan parton de la ŝtato, limigita norde kaj okcidente de la Ohio-rivero, kiu formas la limon kun Ohio. Oriente la areo limas Pensilvanion. La suda limo kun la cetero de la ŝtato de Okcidenta Virginio estas la plilongigita Linio Mason-Dixon.

Norda Patotenilo de Okcidenta Virginio
geografia regiono
eliraĵo [+]

LandoUsono
- koordinatoj40° 10′ 0″ N, 80° 35′ 0″ U (mapo)40.16666667-80.58333333Koordinatoj: 40° 10′ 0″ N, 80° 35′ 0″ U (mapo)


Norda Patotenilo de Okcidenta Virginio (Okcidenta Virginio)
Norda Patotenilo de Okcidenta Virginio (Okcidenta Virginio)
DEC
Norda Patotenilo de Okcidenta Virginio
Norda Patotenilo de Okcidenta Virginio

Map
Norda Patotenilo de Okcidenta Virginio
vdr

Kiel la Picsburga areo, la Norda patotenilo estas konsiderita parto de la Mezokcidento prefere ol la Nordoriento pro ĝia loko ĉe la Ohio-rivero okcidente de la Apalaĉoj [1].

La sekvaj kvar kantonoj estas inkluditaj en la Norda patotenilo:

Kantono Hancock, Kantono Brooke, Kantono Ohio, Kantono Marshall, Kantono Wetzel, kiu limas Kantono Marshall tuj en la sudo, estas kutime inkluzivitaj en la Norda patotenilo [2].

La ĉefaj urboj en la Norda patotenilo estas Wheeling, Weirton kaj Moundsville.

Ekzistas tri institucioj de pli alta lernado en la areo: la publika West Liberty University, la privata Bethany College, kaj la Catholic Wheeling University.

En la malfrua 19-a jarcento, la norda patotenila-areo evoluis al tre industrian regionon. La ŝtalindustrio kaj vitroproduktado precipe iĝis gravaj. Intertempe, tamen, multaj el la industriaj kompanioj fermiĝis, kiel aliloke en la tuta Rusta Zono (angle Rust Belt).

Referencoj redakti

  1. OMB Bulletin. Alirita 21 May 2023.
  2. Regional Map. West Virginia Department of Commerce. Arkivita el la originalo je November 25, 2012. Alirita August 11, 2013.

Eksteraj ligiloj redakti