Nordniĝeria Protektorato

(Alidirektita el Norda Regiono (Niĝerio))

Norda Niĝerio Suda Niĝerio estis britia protektorato en la internaj nordaj areoj de nuntempa Niĝerio, formita en 1900 kiu daŭris ĝis 1914 kaj kovris la nordan parton de kio estas nune Niĝerio. La protektorato etendis 410,000 km kaj inkludis la teritoriojn de Sokoto Kaliflando kaj de Kano Emirlando kaj partoj de iama Bornu Imperio, konkerita en 1902. La unua Alta Komisiisto de la protektorato estis Frederick Lugard, kiu aktive subpremis revoluciojn kaj kreis sistemon de administrado konstruita ĉirkaŭ indiĝenaj aŭtoritatoj. La Protektorato finiĝis en 1914, kiam ties areo estis unuigita kun la Sudniĝeria Protektorato kaj la Lagosa Kolonio, kaj iĝis la Norda Provinco de la Kolonio kaj Protektorato de Niĝerio.

Nordniĝeria Protektorato
1-a de januaro 1900 – 31-a de decembro 1913

Brita protektorato
Geografio
Ĉefurbo:
Zungeru
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Suda kaj Norda Niĝerio ĉirkaŭ 1914 sur mapo de John Bartholomew & Co. de Edinburgo.

En 1914, Suda Niĝerio estis kunigita kun la Nordniĝeria Protektorato por formi la ununuran kolonion de Niĝerio. La unuigo estis farita pro tialoj de ekonomio pli ol de politiko — Nordniĝeria Protektorato havis buĝetan deficiton; kaj la kolonia administrado serĉis uzi la buĝetan solvon en Suda Niĝerio por nuligi la deficiton.[1]

Referencoj redakti

  1. State and Local Governance in Nigeria. Public Sector and Capacity Building Program: Africa Region. The World Bank (2a de aŭgusto, 2001). “6a de marto, 2011”.

Eksteraj ligiloj redakti