Nordaltaja lingvo estas unu el du lingvoj, kiuj formas Montar-Altajan lingvaron. Ĝin uzas ĉelkanoj kaj kumandoj.

Tradicie oni rigardis nordaltajan lingvon kune kun la sudaltaja kiel unu altajan lingvon, sed laŭ modernaj klasad-skemoj de tjurkaj lingvoj ili estas apartaj. Krome, kelkaj apartaj dialektoj de nordaltaja kaj sudaltaja lingvoj (inter kiuj la ĉelkana kaj la kumanda), kvankam lingvistike estas nur dialektoj, estas oficiale rigardataj kiel apartaj minoritataj lingvoj de Rusia ŝtato.

Laŭ censo de 2002 entute en Rusio 65534 personoj asertis ke ili regas altajan lingvon[1]. Laŭ esploro, nur ĉ. 10 mil el ili parolas nordaltajajn dialektojn, kaj ĉe ĉiuj aliaj temas pri la sudaltaja. El la parolantoj de altajaj lingvoj nur ne pli ol 2% povas flue paroli[2]

La skribsistemo estas bazita je cirila alfabeto. En 2006 estas eldonita unua aboco por kumanda lingvo[3].

Klasado redakti

Al nordaltaja lingvo apartenas du dialektoj, kiujn oni pro kulturaj aŭ politikaj kialoj ofte rigardas kiel apartaj lingvoj:

  • Kumanda lingvo (memnomoj къуманды / къубанды / къуўанды) ~8 000 parolantoj.
  • Ĉelkana lingvo (memnomoj куу / къуу, чалкъанду / шалкъанду) ~2 000 parolantoj.

Krome, pro kelkaj kulturaj, etnografiaj kaj gramatikaj ecoj, al la nordaltaja oni ankaŭ iam apartenigas la tubalaran dialekton, kvankam plimulto de esploristoj kredas, ke ĝi plej verŝajne apartenu al la sudaltaja lingvo.

Al nordaltaja lingvo ankaŭ tre similas kondoma dialekto de ŝora lingvo kaj la malsupra branĉo de ĉulima lingvo (j-lingvoj) (malsimile al mrasa dialekto de la ŝora kaj meza kaj supra dialektoj de la ĉulima (z-lingvoj), kiuj apartenas al ĥakasa dialekta zono). Kelkaj esploristoj eĉ proponas rigardi tiujn supremenciitajn dialektojn kiel dialektoj de la nordaltaja.

Notoj kaj referencoj redakti

Ligoj redakti

Bibliografio redakti

  • Баскаков Н.А. Алтайский язык. М., 1958.
  • Тукмачева Л.М., Петрушкова М.Б. Кумандинско-русский словарь. Бийск, 1995.