Nordieno
Nordieno (Nordien) estas zona planlingvo kreita de Aaron Chapman, kiu ankaŭ kreis Folksstem, por parolantoj de ĝermanaj lingvoj.
Gramatiko redakti
Alfabeto kaj prononco redakti
A, B, D, E, F, G, H, I, J, K, L, M, N, O, P, R, S, T, U, V, Z. Malsame al Esperanto:
- NG havas sonon /ŋ/;
- EE havas sonon /e/;
Morfologio redakti
La difina artikolo estas de, kaj la nedefina estas en.
Substantivoj havas du kazojn: nominativon kaj genitivon. La genitivon oni faras per -(e)s. La pluralo estas farita per -ar.
Personaj pronomoj estas: eg (mi), du (ci), han (li), zi (ŝi), het (ĝi), man (oni), vi (ni), jee (vi), dee (ili).
La tempoj de verboj estas: infinitivo (-en); prezento (-e); progresa (-en); pasinto (-te). La helpverbo estas skal kaj oni uzas la vorteto skul por indiki kondiĉan modon.
Ekstera ligo redakti
https://web.archive.org/web/20091027022406/http://geocities.com/aronoc/