Nordmisisipia bluso

Montarkontrea bluso (konata ankaŭ kiel Nordmisisipia montarkontrea bluso aŭ pli simple kiel Nordmisisipia bluso) estas regiona stilo de kontrea bluso. Ĝi estas karakterizita per forta emfazo sur ritmo kaj perkutado, regulaj gitar-ripetaĵoj, malmultaj kordoŝanĝoj, nekonvenciaj kantostrukturoj, kaj forta emfazo sur la "groove" (persona stilaro), kiu estas karakterizita kiel "hipnota bugio".[1]

“Mississippi” Fred McDowell estis unu el la plej amplekse konataj muzikistoj de la ĝenro.

La montarkontejo estas regiono de norda Misisipio lime kun Tenesio. Ĝi kuŝas sur la kantonoj Marshall, Panola, Tate, Tippah, kaj Lafayette[2] kaj koincide kun la ekoregionoj Ebenaĵo de Norda Montaro Hilly Plain (Red Clay HillsNorth Central Hills), la Loess Ebenaĵoj, kaj la Bluff Montaro. Tiuj montetoj havas malriĉan agrikulturan grundaron kaj ampleksajn arbarajn areojn, kio kondukis al la disvolvigo de industrio por ligno, sed nur por malgrandaj farmoj.[3] Holly Springs kaj Oxford estas ofte citataj kiel centroj de la montarkontrea blusmuziko. La stilo estas konsiderata kiel distingiga el la bluso de la Misisipa Delto, kiu kuŝas okcidente de la montara kontrekamparo. Ĉiujare okazas kamparfesto por celebri kaj la regionon kaj ties muzikon.

“Mississippi” Fred McDowell estis unu el la plej amplekse konataj muzikistoj de la ĝenro, en la 1960-aj jaroj kaj poste. Lia muziko havis pli fortan gravon de elementoj kaj de ritmoj el Afriko ol de tradicia Delta bluso. La muziko de McDowell helpis difini la sonon de la Nordmisisipia bluso, influencante postajn artistojn, kiel R. L. Burnside kaj Junior Kimbrough.[4]

Notoj redakti

  1. "Mississippi Hill Country Blues: An Introduction | R.L. Burnside – Junior Kimbrough – Mississippi Fred McDowell – Jessie Mae Hemphill – North Mississippi Allstars". Arkivigite je 2012-07-31 per la retarkivo Wayback Machine Hillcountryharmonica.com. Alirita la 19an de Julio 2018.
  2. "Oxford Blues". Mississippi Blues Trail. Mississippi Blues Commission. Alirita la 19an de Julio 2018.
  3. "North Central Hills". MS Archaeology Trails. Mississippi Department of Archives and History. [1] Arkivigite je 2015-05-05 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 5an de Majo, 2015.
  4. "Mississippi Fred McDowell: Profile of Delta Bluesman Mississippi Fred McDowell". Blues.about.com. [2] Alirita la 19an de Julio 2018.