Norman Thavaud (naskiĝinta je la 14-a de aprilo 1987), kelkfoje nomita "Norman fait des vidéos" (Norman faras filmetojn) estas franca humuristo kaj bloganto konata por siaj komikaj videoj "Norman fait des vidéos" ĉe YouTube kaj Dailymotion. Liaj videoj estas milionfoje viditaj. Speciale la filmeto «Apple Addicts» kiu havas pli ol 5 milionoj da vidintoj.

Norman Thavaud
Norman Thavaud en Le Grand Rex, 2012
Norman Thavaud en Le Grand Rex, 2012
Persona informo
Naskonomo Norman Jacky Cyril Thavaud
Naskiĝo la  14-an de aprilo 1987(nun 1987-04-14) (36‑jara)
en Arras, Francio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono
Okupo
Okupo aktoro • jutubisto • komikisto • staranta komikisto • televida produktoro
TTT
Retejo http://normanfaitdesvideos.com/
vdr

Antaŭ nelonge, li komencis televidan karieron ludante akcesorajn rolojn.

Je la 12-a de januaro 2012, Norman organizis spektaklon "Zapping Amazing" kiu kuniĝis ĉirkaŭ 3 000 personojn en Le Grand Rex (Parizo)

Dum marto 2012, li partoprenas en reklama kampanjo organizita de la cereala firmo "Crunch", nomita "Crunch sort Norman de sa chambre" (Crunch irigas Norman el sia ĉambro) kiu irigas lin tra la tutmondo por fari vojaĝon.

Eksteraj ligiloj redakti