Norvega Sporta Konfederacio kaj Olimpika kaj Paralimpika Komitato

nacia olimpika komitato de Norvegio
(Alidirektita el Norvega Olimpika Komitato)

La Norvega Olimpika Komitato, plennome Norvega Sporta Konfederacio kaj Olimpika kaj Paralimpika Komitato (norvege Norges idrettsforbund og olympiske og paralympiske komité en bokmal kaj en nynorsk, mallongigo NIF, ofte simple nomata Idrettsforbundet) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Norvegio. Ĝi kreiĝis en 1861 je la nomo Centralforeningen for Udbredelse af Legemsøvelser og Vaabenbrug kaj poste plurfoje ŝanĝis sian nomon - la nuna nomo datas de 2007.

Norvega Sporta Konfederacio kaj Olimpika kaj Paralimpika Komitato
Norges idrettsforbund og olympiske og paralympiske komité
emblemo
Nacia Olimpika Komitato • National Paralympic Committee
Komenco 15-a de marto 1861
Lando(j) Norvegio vd
Sidejo Ullevaal Stadion, Norvegio
Ĉefestro(j) Zaineb Al-Samarai • Berit Kjøll vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo forening/lag/innretning
vdr
nova emblemo, aktuala minimume ekde 2020
malnova emblemo, aktuala almenaŭ ĝis 2012

Kiel NOK, la Norvega Olimpika Komitato celas subteni Norvegiajn atletojn, sporton en Norvegio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Norvegio. Ĝis la jaro 2024 temis pri la Vintra Olimpiko 1952 kaj la Vintra Olimpiko 1994.

Eksteraj ligiloj redakti