Nottingham Express Transit
Nottingham Express Transit (angle Nottingham Express Transit (NET)) estas 32 kilometrojn longa tramsistemo en Nottingham, Anglio. La sistemo malfermiĝis al la publiko la 9-an de marto 2004 kaj dua fazo, kiu pli ol duobligis la grandecon de la totala sistemo, malfermiĝis la 25-an de aŭgusto 2015, estinte komence planita por malfermiĝi du jarojn pli frue.
Nottingham Express Transit | |
---|---|
Tramo de Nottingham Express Transit | |
tramtransporto • negoco | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Nottingham Anglio |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 9-a de marto 2004 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 32 km |
Nombro de linioj | 2 |
Nombro de veturiloj | 15 Bombardier Incentro AT6/5 22 Alstom Citadis 302 |
Nombro de stacioj | 50 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Transportisto | Tramlink Nottingham Ltd. |
Mapo | |
La reto estas funkciigata kaj prizorgata fare de "Nottingham Trams Ltd" nome de la konsorcio "Tramlink Nottingham". Ĝi estis funkciigita fare de "Arrow Light Rail", alia konsorcio, de la 9-a de marto 2004 ĝis la 16-a de decembro 2011. Arrow Light Rail estis kontraktita por funkciigi la sistemon dum 30 jaroj; la aldono de linioj al la sistemo kondukis al rekomisio.