Nov-Zelando en la Vintra Olimpiko 2018

sporta delegacio

La novzelanda teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango havis 21 sportistojn. Ili partoprenis en 5 fakoj. Flagtenanto de la novzelanda teamo estis Beau-James Wells dum la malferma ceremonio respektive Zoi Sadowski-Synnott dum la ferma. La sportistoj atingis unu bronzan medalon.

la liberstila skiisto Nico Porteous (jen en foto de 2019, 17-jara) akiris bronzan medalon por Nov-Zelando
Nov-Zelando en la Vintra Olimpiko 2018
Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango
Flagtenanto:  Beau-James Wells (malfermo)
Zoi Sadowski-Synnott (fermo)
Sportistoj 21 en 5 fakoj
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
1
Sume
1
vdr

Kunordigis la teamon la Nov-Zelanda Olimpika Komitato.

La nur 16-jara Nico Porteous gajnis bronzan medalon en la vira liberstila skia konkurso de duontubo - tio estis la sume dua novzelanda medalo en vintra olimpiko - post unusola arĝenta medalo en la Vintra Olimpiko 1992.

Eksteraj ligiloj redakti

 
olimpika emblemo