Nova germana biografiaro

Nova germana biografiaro
(Alidirektita el Nova Germana Biografiaro)

La Nova Germana Biografiaro - germana titolo Neue Deutsche Biographie (NDB) - estas publikigita de la historia komisiono ĉe la Bavara Akademio de Sciencoj en Munkeno ekde 1953 kaj kun la antaŭa projekto, la Ĝenerala germana biografiaro, publikigita inter 1875 kaj 1912, estas la aŭtoritata germana biografia referenca verko. La kontribuoj estas ĉiuj verkitaj de unuopaj fakaŭtoroj kaj kutime enhavas ankaŭ nomvariaĵojn, informojn pri genealogio, biografiojn en historia kunteksto, membrecojn, menciojn pri premioj, listoj de verkaĵoj same kiel portretoj.

Titolpaĝo de la unua volumo de la Nova Germana Biografiaro el 1953

Ĝis junio 2021 publikiĝis proksimume 23 000 individuaj kaj familiaj artikoloj. La personaj nomoj inkluzivaj en ĝi povas esti esploritaj rete kune kun tiuj de la Ĝenerala Germana Biografiaro en la datumbazo "Germana Biografiaro" (Deutsche Biographie). La presita Nova Germana Biografiaro laŭplane estos kompleta kun volumo 28 en 2023. Novaj biografiaj artikoloj estonte aperos sub la titolo NDB-rete en la retejo "Germana Biografiaro".