Nova Monda Ordo (konspira teorio)

konspira teorio

Kiel konspira teorio, la termino Nova Monda Ordo aludas al la apero de totalisma monda registaro.

La dorsa flanko de la Granda Sigelo de Usono. La latina frazo "Novus Ordo Seclorum", aperanta sur la dorsa flanko de la Granda Sigelo ekde 1782 kaj sur la dorso de la usona unu-dolara monero ekde 1935, tradukiĝas al "Nova Ordo de la Epokoj" kaj aludas al la komenco de erao kie la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko estas sendependa ŝtato; komplotmaniuloj asertas la frazo estas aludo al la "Nova Monda Ordo".

La komuna temo en konspiraj teorioj pri Nova Monda Ordo estas ke sekretema potenca elito kun tutmondismaj celoj estas konspiranta cele al regado de la mondo tra aŭtoritata monda registaro, kiu anstataŭos la suverenajn ŝtatoj, kaj kiu amplekse propagandas ideologion laŭ kiu la starigo de la Nova Mondordo estus la kulmino de historia progreso. Multaj influaj historiaj kaj nunaj personoj laŭ tiuj teorioj estus parto de intrigo kiu operacius tra multaj oficialaj organizaĵoj kiuj ŝajnigu ampleksan subtenon de tia tutmonda ordo, dum la faktaj paŝoj al atingo de la monda regado decidiĝus en sekretaj politikaj kunvenoj pere de malmultaj personoj.

Antaŭ la fruaj 1990-aj jaroj, la konspiro pri Nova Monda Ordo estis limigita al du usonaj Kontraŭkulturoj, ĉefe la agrese kontraŭregistara ekstrema dekstrismo kaj parto de la movado de fundamentisma kristanismo kredanta pri la apero de la Antikristo fine de la homa historio. Skeptikaj observantoj de la fenomeno kiel Michael Barkun kaj Chip Berlet notis ke la dekstremaj popolismaj konspiraj teorioj pri Nova Monda Ordo ne nur estis akceptita de maniaj serĉantoj de "oficiale subpremata sekreta scio", sed ankaŭ iĝis parto de la populara kulturo, inaŭgurante periodon fine de la 20-a kaj komence de la 21-a jarcentoj en Usono kie homoj aktive prepariĝis por apokalipsaj scenaroj kiujn homoj supozis okazi kiam finiĝas la dua jarmilo de nia erao, la 31-an de decembro 1999. Tiuj politikaj sciencistoj zorgiĝis ke popolamasa histerio povus havi detruajn efikojn en la usona politika vivo, de sentata politika fremdiĝo de multaj civitanoj de la politike rega sistemo ĝis minaco de individuisma terorismo.

Vidu ankaŭ redakti