Nova Pinakoteko
La Nova Pinakoteko, germane Neue Pinakothek, estas arta muzeo en Munkeno, ĉefurbo de la germana federacia lando Bavario.
Nova Pinakoteko | |||
---|---|---|---|
Neue Pinakothek
| |||
pinakoteko • nacia muzeo • arta muzeo | |||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Maxvorstadt | ||
Adreso | Barer Straße 29, 80333 München | ||
Poŝtkodo | 80799 | ||
Arkitekto(j) | Alexander von Branca vd | ||
Estiĝo | 1853 | ||
Koordinatoj | 48° 8′ 59″ N, 11° 34′ 16″ O (mapo)48.14972211.571111Koordinatoj: 48° 8′ 59″ N, 11° 34′ 16″ O (mapo) | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | 218 930 (2016) | ||
Parto de | Bavaria Ŝtata Pentraĵaro vd | ||
Retpaĝo | https://www.pinakothek.de/besuch/neue-pinakothek | ||
Kolekto de la muzeo redakti
La muzeo kolektas la eŭropan pentradon kaj skulptadon de 18-a kaj 19-a jarcentoj. (en germana lingvo: EUROPÄISCHE MALEREI UND SKULPTUR DES 18. UND 19. JAHRHUNDERTS)
La Nova Pinakoteko montras la epokojn de eŭropa arto de klasikismo ĝis Jugendstil.
Fondisto de muzeo redakti
La fondinto estis reĝo Ludoviko la 1-a de Bavario. La reĝo kolektis private verkojn de samtempaj artistoj. En jaro 1853 oni povis malfermi la muzeon.
Detruo de muzeo en milito kaj konstruo de nova muzeo redakti
Ekde 1945 post la milito oni prezentis improvize elektitan parton da verkoj en Haus der Kunst ("Domo de la Arto"). En jaro 1981 oni malfermis la novan muzeon laŭ projekto de arkitekto Alexander von Branca.
Oni konstante grandigis la kolekton kaj hodiaŭ la muzeo estas unua de plej gravaj muzeoj pri arto de 19-a jarcento.