Novaj Teritorioj

parto de Honkongo

La Novaj Teritorioj (angle New Territories kaj ĉine 新界) estas unu el la tri ĉefaj regionoj de Honkongo, kun la Honkonga Insulo kaj la Kaŭluna Duoninsulo. Ili formas ĝis 86.2% el la honkonga teritorio, kaj enhavas ĉirkaŭ duonon de la populacio de Honkongo. Historie, ĝi estas la regiono priskribita en la Konvencio por la Etendo de la Honkonga Teritorio de 1898. Laŭ tiu traktato, la teritorioj enhavas la ĉefan areon norde de Boundary Street de la Kaŭluna Duoninsulo kaj sude de la rivero Ŝam Ĉun (kiu estas la limo inter Honkongo kaj Kontinenta Ĉinio), same kiel ĉirkaŭ aliajn 200 apudajn insulojn, kiel la insuloj Lantau, Lamma, Ĉeung Ĉau, kaj Peng Ĉau en la teritorio de Honkongo.

Novaj Teritorioj
Regiono
regiono [+]

LandoĈinio
RegionoHonkongo

- koordinatoj22° 24′ 36″ N, 114° 7′ 30″ O (mapo)22.41114.125Koordinatoj: 22° 24′ 36″ N, 114° 7′ 30″ O (mapo)
Areo368 km² (36 800 ha) [+]

Loĝantaro3 691 093 [+] (2011)
Denseco10 030,14 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoHonkonga horzono [+]

Novaj Teritorioj (Tero)
Novaj Teritorioj (Tero)
Novaj Teritorioj verde, iama Honkongo grize

Novaj Teritorioj (Hongkongo)
Novaj Teritorioj (Hongkongo)
DEC

Map
Novaj Teritorioj
Vikimedia Komunejo:  New Territories [+]
vdr

Poste, post Nova Kaŭluno estis difinita el la areo inter Boundary Street kaj la Kaŭlunaj teritorioj kiuj etendas el Lai Ĉi Kok ĝis Lei Ĝue Mun, la etendo de la urbaj areoj de Kaŭluno, nome Nova Kaŭluno estis iom post iom urbigita kaj absorbita en Kaŭluno.

Butterfly Bay en Novaj Teritorioj.

La Novaj Teritorioj nune enhavas nur ĉefteron norde de la Kaŭlunaj teritorioj kaj sude de la rivero Ŝam Ĉun, kaj la apudajn insulojn. Tio estas areo de 952 km².[1] Tamen, Nova Kaŭluno restis statute parto de Novaj Teritorioj anstataŭ de Kaŭluno.

La Novaj Teritorioj estis luitaj el King-dinastia Ĉinio al Unuiĝinta Reĝlando en 1898 por 99 jaroj en la Dua Konvencio de Pekino (Konvencio por la Etendo de la Honkonga Teritorio). Post la forpaso de la luado, suvereneco estis transigita al la Popola Respubliko Ĉinio en 1997, kun la teritorioj de Honkonga Insulo kaj Kaŭluna Duoninsulo ceditaj de la Dinastio Qing.

En 2011, la loĝantaro de la Novaj Teritorioj estis registrita en 3,691,093[2] kun loĝdenseco de 3,801 por kvadrata kilometro.[3]

22° 24′ 25″ Nordo 114° 07′ 19″ Oriento / 22.407 °N, 114.122 °O / 22.407; 114.122 (mapo)

Notoj redakti

  1. "New Territories (region, Hong Kong, China)". Encyclopædia Britannica. britannica.com. Alirita la 12an de septembro 2020.
  2. "2011 Population Census Fact Sheet Hong Kong". Arkivigite je 2020-08-12 per la retarkivo Wayback Machine Census2011.gov.hk. Alirita la 12an de septembro 2020.
  3. Cox, Wendell. "The Evolving Human Form: Hong Kong". Newgeography.com. Alirita la 12an de septembro 2020.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti