Novellaco estas senhoma vilaĝeto, apud la ŝoseo inter Sos del Rey Católico kaj Castiliscar. Ĝi apartenas al municipo Sos del Rey Católico, en la komarko Cinco Villas, de provinco Zaragozo en la historia hispana regiono Aragono. [1]

Novellaco
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 26′ N, 1° 14′ U (mapo)42.427278-1.237017Koordinatoj: 42° 26′ N, 1° 14′ U (mapo) [+]
Novellaco (Provinco Zaragozo)
Novellaco (Provinco Zaragozo)
DEC
Novellaco
Novellaco
Situo de Novellaco
Novellaco (Hispanio)
Novellaco (Hispanio)
DEC
Novellaco
Novellaco
Situo de Novellaco

Map

vdr

Geografio redakti

Novellaco estas vilaĝeto situanta sude de la municipo Sos del Rey Católico, al kiu ĝi apartenas, situanta je 827 m sur la marnivelo, en eta valo apud la rivereto "Castiliscar" kaj limanta al la municipo Uncastillo. [2]

Por atingi la vilaĝon Novellaco, ekde la urbo Sos del Rey Católico oni devas preni la vojon al Castiliscar, kaj kiam oni finas malsupreniri la montopasejon de Sos, oni trovas la neloĝatan vilaĝon. La vilaĝo Novellaco havis dek domojn kun loĝantaj familioj meze de la 19-a jarcento. [3]

Loknomo redakti

La loknomo Novellaco ŝajnas de gaŭla origino, pro la gaŭla koloniigo post la romia okupado, do ĝi havas sian originon inter la 2-a kaj 3-a jarcentoj. La loknomo indikas la nomon de la posedanto de la tero: Novellus aŭ Novellius. [2]

Historio redakti

La unua dokumenta mencio, kiun oni havas pri la loko, devenas el 1442, en kiu la magistroj de Sos vendis la Val de Novellaco al Sancho de Ezcarroz, loĝanto de Ezcarroz, por ke li metu tien tricent bovinojn. [2]

Ĝia nomo denove aperas en alia dokumento de la sama jaro, kaj denove en pli posta el 1851, kaj ĉiam sub la nomo de Val de Novellaco, kiel registrite de Madoz en sia geografia vortaro de 1848, en kiu li aldonis, ke la loko estis formita por 10 domoj kun ĉio necesa por agrikultura laboro kaj bona kamparo, kiu estas akvumata per rivereto kaj produktas tritikon, vinon, oleon kaj legomojn.

La vilaĝo kreskiĝis, iom post iom, danke al loĝantoj devenantaj de Sos, por eltiri la plej grandan parton de siaj teroj; tiel, en 1910 la censo indikis ke ekzistis 25 loĝantoj, pliiĝante en la sekva jardeko al 32 loĝantoj, 39 animoj en 1930 kaj atingante popolnombradon de ĝis 63 loĝantoj en 1940, ĉiuj el ili dediĉitaj al agrikultura kaj brutlaboro. Novellaco havis nek lernejon nek preĝejon, do la infanoj de la vilaĝo devis piediri al la lernejo de la vilaĝo Barués, kie ankaŭ estis la plej proksima preĝejo.

Ekde 1940, la elmigrado malpliigis la nombron da loĝantoj de Novellaco, ĝis ili ĉiuj foriris, forlasante siajn domojn kaj agrikulturajn konstruaĵojn, kaj kiam la jaroj pasis, kelkaj konstruaĵoj kolapsis. Nuntempe, kvankam ne estas registrita loĝanto, ekzistas kamparanoj, kiuj post restarigo de siaj malnovaj domoj, kortoj kaj staloj, prizorgas kaj kultivas sian proksiman teron.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. [1]
  2. 2,0 2,1 2,2 [2]
  3. 3,0 3,1 [3]

Eksteraj ligiloj redakti

  • Novellaco. [4]
  • Val de Novellaco. [5]