Nozologio

En medicino la nozologio estas la fako kiu temas pri la difino kaj klasigo de la diversaj malsanoj kaj patologiaj procezoj laŭ normoj bazitaj sur la karakteroj kaj identigo de la komponantoj kaj funkcioj kiuj difinas ĉiun nozologian enton, nome klinik-semiologie, kiel iu unika, sendependa kaj distingebla de la cetero. Tiel, estas studitaj en kunteksto pli ampleksa, kompareca kaj sistemiga, ene de ĝenerala skemo de la patologio.

Koncepto redakti

Temas pri sistemigo de la entoj per la sciaro kiun oni havas pri ili, baze sur teoriaj supozoj pri la naturo de la patologiaj procezoj.

Nozotaksio: zorgas pri la montro kiel estas klasitaj kaj kie estas sistematike la malsanoj, ajna disordo aŭ malordo en la sano. La nozologio estas identigebla kiel la taksonomia scienco de la malsanoj. Ĝi celas koheran organizon de la patologiaj fenomenoj laŭ kunteksto pli malpli establita en kiu enkadrigi ilin.

  • Priskribo: celas koni la karakterojn
  • Diferencigo: identigo
  • Klasigo: rilatoj kun aliaj procezoj

Historio redakti

La nozologio aperis en la 18-a jarcento per la klasigo de la animalaj kaj vegetalaj specioj. La unuaj "uszantoj" de la nozologio estis la dermatologoj, sed ties ampleksa uzo estis disvastigita nur en la 19-a jarcento.

Funkciado redakti

La malsanoj estas mensaj kategorioj, ĉiu kun iu partikulara signifo kiu havigas la necesan individuecon por esti komprenita kiel nozologia koncepto. Tia intelekta distingo (kategoriigo) estas realigata laŭ la funkcio de la komponantoj propraj de ĉiu nozologia koncepto, kiuj karakterigas ĝin kiel tia. Konsekvence, la totala informaro, kiu faras ĉiun nozologian koncepton tio kio ĝi estas, parte eliras el la analizo de minimumaj kaj partaj unuoj; el kiuj ĉiu reprezentas aspekton de la totala procezo de la malsano. En kelkaj kazoj, kelkaj aspektoj restas ĉu nekonataj ĉu necertaj, kio malfacilas akuratan priskribon de tiuj nozologiaj konceptoj.

Estas variaj la bazaj aspektoj (komponantoj) konsiderataj ĝenerale por la studado de la diversaj patologiaj procezoj. Ajna el tiuj komponantoj povas esti uzata kiel kriterio taksonomia por ordigi la diversajn nozologiajn konceptojn.

Por nomi malsanon, kiel ĝenerala regulo, oni specifas la parton aŭ organon de la korpo kiu estas tuŝita, sekvite de specifa sufikso kiu indikas la "etiopatogenio" de la sanproblemo (-ito, -ozo, -omo).

Vidu ankaŭ redakti