La Nubia dezerto estas la orienta regiono de la dezerto Saharo. Ĝi kovras 50.000 km² en la nordoriento de la afrika ŝtato Sudano. La dezerto troviĝas inter la rivero Nilo kaj la Ruĝa Maro, golfo de la Hinda Oceano, kaj ĝia centro havas la koordinatojn 20,5 ° norde kaj 33 ° oriente. La senakva regiono, grandparte sabloŝtona ebenaĵo, havas multajn uedojn, kiuj, en kazo de la maloftegaj pluvoj, portas sian akvon al la Nilo. Tamen tiuj pluvoj estas ekstreme raraj, kaj en la dezerto ne ekzistas oazoj. La tradiciaj loĝantoj de la areo estas la Nubianoj.

Nubia dezerto
fragmento de la dezerto vidata el la kosmo
fragmento de la dezerto vidata el la kosmo
fragmento de la dezerto vidata el la kosmo
dezerto [+]

Koordinatoj20° 30′ 0″ N, 33° 0′ 0″ O (mapo)20.533Koordinatoj: 20° 30′ 0″ N, 33° 0′ 0″ O (mapo)
Areo400 000 km² (40 000 000 ha) [+]
Map
Nubia dezerto
vdr
mapo de antikva Egiptio kun la Nubia dezerto

La unua konata pra-astronomia megalito estis starigita en Nabta Plaja en la Nubia dezerto.