Nudo de los Pastos

Nudo de los Pastos aŭ Masivo de Huaca estas orografia anda komplekso situa en la provinco Carchi, Ekvadoro, kaj la departemento Nariño, Kolombio. Ĝi enhavas la krutan regionon montaran kie la Andoj duforkiĝas en du branĉoj enirante al Kolombio: nome la Cordillera Occidental kaj la Cordillera Central.

Nudo de los Pastos
Geografia regiono
regiono [+]

LandoKolombio

Supermara alteco4 764 m [+]
Plej alta punktoCumbal [+]



vdr

Kvankam ne estas preciza difino de la regiono Nudo de los Pastos, oni povas diri ke ĝi ekas norde de la riveroj Ĉota kaj Apaki kaj oriente de la riveroj Cuasmal kaj Obispo ĝis la urbo Huaca kaj ĝi etendas ĝis la Hoz de Minamá en la Cordillera Occidental kaj ĝis la Kolombia Masivo en la Cordillera Central, kie ĝi donas originon al la Cordillera Oriental.

En la Cordillera Occidental la ĉefaj altaĵoj estas la vulkanoj Chiles (4.718 m), Cumbal (4.764 m) kaj Azufral (4.070 m). La Hoz de Minamá estas profunda depresio kreita kiam la rivero Patio trapasas la Cordillera Occidental survoje al la pacifika marbordo narinja.

En la Cordillera Central estas la altiplano de Túquerres kaj Ipiales, la valo de Atriz, la vulkanoj Galeras (4.276 m) kaj Doña Juana (4.250 m), la urbo San Juan de Pasto kaj la Laguna Koĉa.