Azufral (Sulfurejo) estas vulkano situa en la departemento Nariño en suda Kolombio, je 12 km okcidente de la urbo Túquerres. Ties nomo derivas el la hispanlingva vorto por sulfuro, azufre. Tiu vulkano estas konsiderata duon-dormanta sed estas nombraj fumaroloj en la pintokratero. La pinto de la vulkano havas alton de 4 070 metroj[1] kaj la nordokcidenta flanko de la kratero enhavas duonlunforman lagon nome lago Verde (Verda Lago) je 3 970 m. La lago estas 1 100 m longa kaj 600 metrojn larĝa[2] kaj ties brile verda koloro estas rezulto de kuŝejoj el sulfuro kaj fero en la kratero. Estas ankaŭ du aliaj multe pli malgrandaj lagoj en la kratero, nome Laguna Negra (Nigra Lageto) kaj Laguna Cristal (Kristala Lageto).

Azufral
montovulkano
supermara alteco

4 070 m

Geografia situo 1° 5′ N, 77° 43′ U (mapo)1.0852638888889-77.718758333333Koordinatoj: 1° 5′ N, 77° 43′ U (mapo) f4
Azufral (Kolombio)
Azufral (Kolombio)
DEC
Azufral
Azufral
Situo de Azufral
Map
Azufral
vdr

Tiu vulkano kuŝas ene de natura rezervejo, nome Reserva Natural del Azufral, kreita en 1990.[2] La rezervejo kovras areon de 5 800 ha (58 km²) kaj estas senpaga eniro. Ĉar Azufral estas duon-dormanta ne estas limigoj al la ascendo al la vulkano kaj al la vizito al la Laguna Verde: estas ŝoseo kiu supreniras al 1.5 km el la montopinto, kaj la cetera distanco povas esti kovrita perpiede laŭ pado.

Referencoj redakti

  1. "Azufral". Tutmonda Vulkanisma Programo. Smithsonian Institution. [1] Alirita la 26an de Januaro, 2017.
  2. 2,0 2,1 "El Azufral, seis años como reserva", El Tiempo, 12a de Junio, 1996 (hispane). Alirita la 2an de Majo, 2011.