Oĥvesnika ĵargono

Oĥvesnika ĵarkono, (en oĥvesnike: kmina ochweśnicka). Estas la sekreta ĵargono kreita en 19- jarcenta centra Pollando. Primitive ĝi estis uzita de komercistoj de sakraj bildoj de Skulsk kiuj vendigis ilin en Częstochowa. Poste la ĵargono estis adaptita de komercistoj kaj falsaj kuracistoj de la proksimaj urboj- ekz. Ślesin- kiuj agis en la orienta Pollando kaj okcidenta Sovetio. Ĝi havis ĉefan influon en la pola ĵargono de malliberejoj en la 20-a jarcento kaj multaj vortoj pasis al la komuna pola lingvo. La oĥvesnika ĵargono estis piĝino komponita de vortoj maloftaj, disformigitaj, plenumantaj ofte kontraktan, metoniman rolon, alian al la semantika uzo. Ĉi tiuj vortoj provenis de multaj slavaj lingvoj kune kun de jida, cigana, novgreka kaj germana lingvoj. Ĝi uzis la gramatikon proksimigitan al la polan.