Orlen Lietuva

(Alidirektita el ORLEN Lietuva)

Orlen Lietuva estas litova kompanio de komercado pri tergaso kaj nafto. Ĝi situas en la nordokcidento de la lando kaj en 2009 havis preskaŭ 3000 dungitojn. Sian nunan nomon la firmao havas nur ekde la jaro 2009, la antaŭa nomo estis Mažeikių Nafta.

Orlen Lietuva
Orlen Lietuva
entrepreno • negoco • ĉeno de benzinejoj vd
Dum 1995 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Fondita tiunome en 2009, antaŭa nomo Mažeikių Nafta
Sidejo Mažeikiai, Litovio
Lando Litovio
Estr(ar)o Krystian Pater
Dungitoj 2 959 (2009)
Spezosumo 10,8 miliardoj da litovaj lidoj (2009)
Bilanco - 85,3 milionoj da litovaj lidoj (2009)
Agokampo tergaso kaj nafto
Posedata de Orlen vd
filiaj kompanioj Orlen Latvija vd
TTT www.orlenlietuva.lt
vdr

Historio redakti

Orlen Lietuva posedas la solan naftorafinejon en la baltiaj ŝtatoj. La rafinejo en la urbo Mažeikiai konstruiĝis ankoraŭ en la epoko de Sovetunio, kaj ekrafinis nafton en 1980. La nuna jara kapacito estas prilaboro de 12 milionoj tunoj da nafto.

En 2000 la firmao startis programon por adaptiĝo al la normoj de la Eŭropa Unio pri benzino, dizelo, keroseno kaj hejta oleo. En 2005 la firmao Mažeikių Nafta prilaboris 9 milionojn tunojn da nafto, el kiuj 44 procentaĵoj eksportiĝis al okcidenta Eŭropo kaj 21 procentaĵoj al Usono.

La akcia kompanio Mažeikių Nafta kreiĝis la 28-an de marto 1995 per restrukturigo de la antaŭe ŝtata entrepreno samnoma. 90 procentaĵojn de la akcioj ricevis la ŝtato Litovio, la restaj 10 procentaĵoj estis disdonitaj inter la firmaaj dungitoj.

Kadre de ŝtata programo pri ekonomia privatigo, en 1998 la firmao fuziis kun la marborda nafta terminalo en Būtingė (firmao Būtingės Nafta) kaj la firmao Naftotiekis kiu posedas kaj prizorgas la litoviajn naftoduktojn. En oktobro 1999 la usona firmao Williams International transprenis 33 procentaĵojn de la akcioj de Mažeikių Nafta de la litova ŝtato.

En julio 2002 la litova registaro subskribis kontrakton kun Williams International kaj la rusia prinafta konzerno Jukos, kiu donis al Jukos 26,85 procentaĵojn de la akcioj pri Mažeikių Nafta. En septembro 2002 Jukos de la firmao Williams International aĉetis pliajn 26,85 procentaĵojn de la akcioj kaj la koncernajn balotrajtojn.

La 25-an de majo 2006 juĝejo en Novjorko permesis al Jukos libere decidi pri plua uzo de la akcioj pri Mažeikių Nafta, kio ebligis ilian vendon. Pri aĉeto de la 53,7 procentaĵojn de la akcioj penis la konzernoj PKN Orlen (Pollando), KazMunaiGas (Kazaĥio), Lukoil kaj TNK-BP (ambaŭ Rusio). La konzerno PKN Orlen la 9-an de junio 2006 kun la litova registaro decidis pri aĉeto de la 30,66 procentaĵoj de la ankoraŭ ŝtataj akcioj pri Mažeikių Nafta je prezo de 852 milionioj da usonaj dolaroj. Fine de majo 2006 la konzerno PKN Orlen same aĉetis la akciojn de la firmao Jukos - je prezo de 1,49 miliardoj da usonaj dolaroj. Antaŭ tio, en Litovio fortis demonstracioj kontraŭ la kapitalisma komercado pri antaŭe ŝtata posedo - pri tiuj demonstracioj ankaŭ raportis la esperantlingva gazetaro, ekzemple en la numero marto 2006 de la magazino Monato[1].

La 15-an de decembro 2006 la registaroj de Pollando kaj Litovio definitive permesis la aĉeton. Temis pri la plej granda prienergia investo en nordorienta Eŭropo de la antaŭaj 10 jaroj. Du reprezentantoj de la konzerno PKN Orlen iĝis membroj de la estraro de Mažeikių Nafta: la PKN-Orlen-prezidanto Igor Chałupec kaj Piotr Kownacki. El ili, Chałupec nomumiĝis prezidanto ankaŭ de la firmao Mažeikių Nafta. Lin sekvis Marek Mroczkowski, kaj la 31-an de julio 2009 Krystian Pater.

La 1-an de septembro 2009 la firmaa nomo estis ŝanĝita al Orlen Lietuva.

Notoj redakti