Būtingė (koordinatoj 56° 02' norde, 21° 07' oriente) estas vilaĝo ĉe la bordo de la Balta Maro en la nordokcidento de Litovio, rekte ĉe la limo al Latvio. Ĝi apartenas al la urba komunumo Palanga, situante 17 kilometrojn norde de la feria urbo Palanga kaj 5 km norde de la feria urbeto Šventoji.

Būtingė
la preĝejo de Būtingė, konstruita en 1824
la preĝejo de Būtingė, konstruita en 1824
la preĝejo de Būtingė, konstruita en 1824
vilaĝo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 207  (1959) [+]
Geografio
Geografia situo 56° 2′ N, 21° 7′ O (mapo)56.03333333333321.116666666667Koordinatoj: 56° 2′ N, 21° 7′ O (mapo) [+]
Būtingė (Litovio)
Būtingė (Litovio)
DEC
Būtingė
Būtingė
Situo de Būtingė

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Būtingė [+]
vdr

La olea terminalo de Būtingė, parto de la litova olea entrepreno Mažeikių Nafta, funkcias ekde 1999. La terminalo estas konklikte diskutata pro timo, ke oleo povus elverŝiĝi (kio jam okazis). Ekde julio 2006 la olea terminalo de Būtingė estas la sola vojo por la kompanio Mažeikių Nafta ricevi oleon, ĉar la rusa partnera kompanio fermis la olean tubo-linion el Rusio.

naturprotektita plaĝa zono ĉe la balta maro