Občina Komen estas unu el 212 municipoj en Slovenujo. Ĝi situas en la Regiono Marborda-Karsta. La municipo enhavas 35 komunumojn kaj ĝia areo estas 102,7 km². Komence de 2018 tie loĝis 3537 homoj. La administra centro estas la vilaĝo Komen.

Občina Komen
municipo de Slovenio • dua-nivela administra teritoria unuo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 3 549  (2020) [+]
Loĝdenso 35 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 49′ N, 13° 45′ O (mapo)45.816813.7455Koordinatoj: 45° 49′ N, 13° 45′ O (mapo) [+]
Alto 293 m [+]
Areo 102,7 km² (10 270 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Občina Komen (Slovenio)
Občina Komen (Slovenio)
DEC
Občina Komen
Občina Komen
Situo de Občina Komen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Municipality of Komen [+]
vdr

Loko, priskribo redakti

Občina situas en la okcidento de la stato. La teritorio de la komunumo estas longforma de okcidento al oriento en la longeco de proksimume 24 km. Tamen, de sudo al nordo ĝi estas 8 km larĝa. La alteco estas de ĉirkaŭ 50 m (okcidente) ĝis preskaŭ 600 m en la centra parto en la nordo.

 
Občina Komen

La ĉefurbo Ljubljano situas proksimume 65 km nordoriente, la administra centro de la regiono - Koper - estas ĉirkaŭ 30 km sude (per aero).

La apudaj municipoj estas:

Občina Miren-Kostanjevica en la nordokcidento, Občina Nova Gorica en la nordo, Občina Ajdovščina la nordoriento, Občina Vipava oriente kaj Občina Sežana de la sude. En la sudokcidento estas la ŝtata limo kun Italujo.

Homoj rilataj al Komen redakti

Komunumoj redakti

La municipo konsistas el la sekvaj 35 vilaĝoj:

Brestovica pri Komnu, Brje pri Komnu, Coljava, Divči, Dolanci, Čehovini, Čipnje, Gabrovica pri Komnu, Gorjansko, Hruševica, Ivanji Grad, Klanec pri Komnu, Kobdilj, Kobjeglava, Koboli, Kodreti, Komen, Lisjaki, Lukovec, Mali Dol, Nadrožica, Preserje pri Komnu, Rubije, Sveto, Šibelji, Škofi, Škrbina, Štanjel, Tomačevica, Trebižani, Tupelče, Vale, Večkoti, Volčji Grad, Zagrajec

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Občina Komen en la slovena Vikipedio.

Statistikoj: http://www.citypopulation.de/php/slovenia-obalnokraska.php

Geografia loko: http://www.geopedia.si/#T1257_F408:49_x403368_y75808.4295_s12_b4