Observatorio de la Universitato de Kopenhago

La Observatorio de la Universitato de Kopenhago estas astronomia observatorio en Kopenhago, Danio, kiun posedas kaj operaciigas la Universitato de Kopenhago (Københavns Universitet).

La observatorio de Rundetårn.
Plano de la observatorio de Østervold.
La observatorio Brorfelde kun la kupolo de la schmidt-teleskopo dekstre

Konstruaĵoj redakti

la Observatorio de la Universitato de Kopenhago okupis la sinsekvajn ejojn :

  • Rundetårn (la Ronda Turo), kiu estis finkonstuita en 1642, la observatorio ĉe ties supraĵo funkciis ĝis la komenco de la 19-a jarcento. Iĝinte tro malgranda por la novaj astronomiaj instrumentoj kaj suferanta pro la luma poluo, ĝi estis fermita kaj anstataŭigita de la La Observatorio de Østervold.
  • La Observatorio de Østervold, konstruita sur malnovaj remparoj de Kopenhago. Ĝi malfermiĝis en 1861 kaj utillis ĝis la 1950-aj jaroj, kiam estis malfermita la Observatorio Brorfelde.
  • La Observatorio Brorfelde, konstruita en 1953 proksime de Holbæk en regiono Sjælland. La Universitato de Kopenhago daŭras utiligi la instrumentojn, sed la direktoraro moviĝis en la " Rockefeller Complex " en Kopenhagon.

Eksteraj ligiloj redakti